Saltu al enhavo

Ovoblanko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ovoblanko
Image
ingredienco de manĝaĵo
klaso de anatomia unuo Redakti la valoron en Wikidata
manĝaĵo • individua anatomia ento
Image
Image
v • d • r
Image
Ovoblanko estas tio kio en ovo ne estas flav/oranĝ-kolora.
Image
Kuiritaj ovoblankoj.

Ovoblanko estas la protektanta, gelateneca likvaĵo ĉirkaŭanta la ovoflavon en la ovoj de birdoj. Ĝi blankiĝas fakte nur post la kuiro. La ovoblanko enhavas malpli da proteino ol la ovoflavo, en la kokina ovo ekzemple nur 11% kontraŭ 16%.

Aliaj gravaj nutraj elementoj en la ovo estas: natrio (170 mg), kalio (155 mg), kalcio (11 mg), fosforo (20 mg) kaj fero (0,2 mg), kaj la vitaminoj A, B1, B2, C kaj niacino. La ovoblanko enhavas kvazaŭ neniun ĥolesterolon.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]