Saltu al enhavo

Parolado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parolado
Image
formo de evento
literatura formo Redakti la valoron en Wikidata
kreema verko • evento • buŝa komunikado
Image
Image
v • d • r

Parolado estas longedaŭra parolo antaŭ publiko, ĝenerale pri specifa temo, farata de spertulo aŭ grava homo en formala okazaĵo.

Tipoj de parolado

[redakti | redakti fonton]

Parolado povas esti:

  • Diskurso: ordigita, iom longa parolado celanta konvinki;
  • Lekcio: leciono en formo de scienc-instrua parolado en universitato aŭ alia samranga instituto;
  • Oracio: literatura verko, destinita por esti dirata antaŭ publiko, ofte dum funebro;
  • Oratoraĵo: literatura verko, destinita por esti dirata antaŭ publiko, ofte antaŭ asembleo;
  • Prelego: parolado forme simila al lekcio, kiu tamen povas esti adresita al pli vasta aŭ malpli konstanta publiko;

Ekzistas proverboj pri parol(ad)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
    „ Granda parolisto estas duba faristo. ”
  • Citaĵo
    „ Parolanto semas, aŭdanto rikoltas. ”

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-10-02 .