Saltu al enhavo

Pegoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Verdpegoj
Ino de Verda pego (Picus viridis)
Ino de Verda pego (Picus viridis)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Pegoformaj birdoj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Linnaeus 1758
Genro: Pego Picus
Linnaeus, 1758
Specio: laŭ taksonomia ordo
  • Picus chlorolophus
  • Picus puniceus
  • Picus viridanus
  • Picus vittatus
  • Picus xanthopygaeus
  • Picus squamatus
  • Picus awokera
  • Picus viridis
  • Picus vaillantii
  • Picus rabieri
  • Picus erythropygius
  • Picus canus
Aliaj Vikimediaj projektoj
Image
Image
v • d • r

Pegoj (science Picus) estas genro de birdoj de familio pegedoj. Ties membroj vivas en Eŭropo, Azio kaj Norda Afriko. Ili estas grandaj pegedoj kun verdetan koloron ĉefe en supraj partoj. Multaj havas ankaŭ ruĝajn aŭ nigrajn markojn en kapo ĉefe ĉirkaŭ la beko aŭ en krono. Ili havas sufiĉe fortan kolon.

Ili troviĝas kutime en arbaroj aŭ en malferma arbara regiono, sed tiu genro ne estas tiom nepre arbareca ol aliaj en la familio de Pegedoj. Iliaj nestoj estas kutime en kavoj de arbotrunkoj aŭ en fortaj arbobranĉoj, kie ili demetas blankajn ovojn, rekte sur lignaj eroj de preparado de kavo. Ili estas insektomanĝuloj, kelkaj specioj estas specialistoj por manĝado de formikoj aŭ termitoj, kiujn povas ekpreni per longaj langoj kaj alglui per salivo. Ofte ili manĝas sur la tero ĉe formikejoj aŭ termitejoj kiuj parte detruas.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La genron Picus enkondukis en 1758 la sveda natursciencisto Carl Linnaeus en la 10a eldono de sia verko Systema Naturae.[1] La genronomo estas la Latina vorto por pego. Picus estis gravulo en la Romia mitologio, la unua reĝo de Latium kiu estis igita pego fare de la sorĉistino Circo.[2] El la 13 specioj en la genro listitaj de Linnaeus, la angla natursciencisto William Swainson elektis la Verda pego (Picus viridis) kiel la tipa specio.[3]

La genro enhavas jenajn 13 speciojn:[4]

BildoOrdinara nomoScienca nomoDistribuo
ImageMalgranda flavnukuloPicus chlorolophusBarato, Butano, Nepalo, Bangladeŝo kaj Srilanko orienten ĝis Tajlando, Birmo, Kamboĝo, Laoso, Indonezio, Malajzio kaj Vjetnamio.
ImageRuĝflugila pegoPicus puniceusBrunejo, Indonezio, Malajzio, Birmo, Singapuro kaj Tajlando.
ImageBirma pegoPicus viridanusde sudorienta Bangladeŝo ĝis la centra Malaja Duoninsulo.
ImageRetventra pegoPicus vittatusKamboĝo, Ĉinio, Indonezio, Laoso, Malajzio, Birmo, Singapuro, Tajlando kaj Vjetnamio.
ImageStrekogorĝa pegoPicus xanthopygaeusHinda Subkontinento kaj Sudorienta Azio
ImageSkvamventra pegoPicus squamatusAfganio, Irano, Barato, Nepalo, Pakistano kaj Turkmenio.
ImageJapana verdpegoPicus awokeraJapanio.
ImageVerda pegoPicus viridisEŭropo suden ĝis suda Jugoslavio, Bulgario, Malgranda Azio, norda Irano kaj sudokcidenta Turkmenio.
ImageIberia pegoPicus sharpeiIberia Duoninsulo, kaj ankaŭ suda Francio
ImageVaijanta pegoPicus vaillantiiMaroko, Alĝerio kaj Tunizio en nordokcidenta Afriko
ImageRuĝkola pegoPicus rabieriKamboĝo, Ĉinio, Laoso kaj Vjetnamio.
ImageNigrakapa verdpegoPicus erythropygiusKamboĝo, Laoso, Birmo, Tajlando kaj Vjetnamio.
ImageGriza verdpegoPicus canusMeza, Norda kaj Orienta Eŭropo, kaj ankaŭ larĝa zono sude de la borealaj koniferarbaroj tra Azio ĝis la pacifika marbordo, Saĥalino kaj Hokajdo.

En Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Marjorie Boulton kolektas tradician popolrakonton el Rumanio pri la mita deveno de pegoj. Laŭ tiu, Dio volis puni scivolemon de longnaza maljunulino kaj donis al ŝi sakon plenplena de zumantaj insektoj, vespoj, kuloj ktp., kun rekomendo nemalfermi ĝin, sed tion ŝi ne kapablis, malfermis la sakon kaj la tuta insektaro fuĝis; ŝi klopodis remeti ili en la sakon, sed tio tute maleblis. Do, Dio konvertis ŝin en pego, kiu ankoraŭ serĉas insektojn tra la arbotrunkoj.[5]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

(angle)