Saltu al enhavo

Perekopa terkolo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Perekopa terkolo
Image
istmo [+]

AkvejoNigra Maro
Koordinatoj46° 9′ 0″ N, 33° 40′ 0″ O (mapo)46.1533.666666666667Koordinatoj: 46° 9′ 0″ N, 33° 40′ 0″ O (mapo) [+]

Perekopa terkolo (Tero)
Perekopa terkolo (Tero)
Simpla mapeto de la Perekopa terkolo

Perekopa terkolo (Krimeo)
Perekopa terkolo (Krimeo)
DEC
Image

Perekopa terkolo (Nigra Maro)
Perekopa terkolo (Nigra Maro)
DEC
Image
Map
Perekopa terkolo
ImageVikimedia Komunejo:  Isthmus of Perekop [+]
Image
Image
v • d • r

Perekopa terkolo (ruse Перекопский перешеек, ukraine Перекопський перешийок, krime-tatare Or boynu) estas la terkolo, kiu konektas la Krimean duoninsulon al la kontinento. Samtempe la terkolo dividas la Azovan maron (pli ĝuste, ĝian golfon Sivaŝo) disde la Nigra maro (pli ĝuste, disde la Perekopa golfo, kiu estas la plej orienta parto de la Karkinita golfo de la Nigra maro).

La Perekopa terkolo estas la plej norda parto de Krimeo. Ĝia longeco estas 30 km, la larĝeco estas 7 ĝis 9 km.

Antaŭe la terkolo havis aliajn nomojn: la helena geografo Strabono nomis ĝin Istm (tradukite - simple istmo, terkolo), la ĝenovanoj nomis ĝin Zuĥalo, en la krime-tatara lingvo tiu teritorio nomiĝas Or. Jam en la antikva tempo ĉi tie ekzistis signifaj defendaj konstruoj - la t.n. Perekopa fosaĵo.

Sur la Perekopa terkolo troviĝas la Armjanska municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La plej grandaj loĝlokoj ĉi tie estas la urbo Armjansko kaj la vilaĝo Perekop, kiu situas sur la loko de la samnoma historia urbo, kiu estis detruita dum la Rusia Enlanda milito.

Tra la terkolo pasas unu el la du transportaj arterioj (aŭto- kaj fer-vojo), kiuj ligas Krimeon al la kontinento.