Saltu al enhavo

Petronio (aŭtoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Petronio
Petronio
Image
Persona informo
Petronius Niger
Naskonomo Publius Petronius Niger
Naskiĝo ĉ. 27 p.K.
en Massilia
Morto 66 p.K.
en Kumo
Mortis pro perforta sinmortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per ĝismorta sangoperdo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Publius Petronius (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Plautia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Petronia (en) Traduki • Publius Petronius Turpilianus (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo arbiter elegantiae vd
Okupo verkisto • poeto • filozofo • militisto • politikisto • satiristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Romo vd
Verkado
Verkoj Satirikono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Image
Image
v • d • r

Petronio Arbitro (latine Gaius Petronius) estis romia verkisto (ĉ. 27 - 66 p.K.) de la epoko de Nerono.

Li estis intima kunulo de la imperiestro Nerono. La historiisto Tacito nomas lin latine "arbiter elegantiae", t.e. "juĝisto de eleganteco" en la kortego de Nerono, kaj li estris la kortegajn distraĵojn. Oni kredas ke li verkis komikan romanon, nome la Satirikono pri la aventuroj de du samseksemuloj, Encolpius (Enkolpio) kaj Giton. La romano estas satira kaj ofte lasciva, kaj donas al ni konon de latina slango. La teksto estas multe perdita: restas nur fragmentoj, inter kiuj estas longa priskribo de grandega manĝ-festo de persono nomata Trimalĥio.

La influo de Petronio al Nerono ĵaluzigis Tigellinus, potenca ministro de la imperiestro. Pro tio oni akuzis Petronion pri ŝtatperfido, kaj, malferminte la vejnojn, li sinmortigis en 66 p.K.

La Satirikono inspiris filmon de Federico Fellini.

En Esperanto aperis pluraj fragmentoj el Satirikono en la traduko de Gerrit Berveling en Fonto; tiuj aperos poste en Antologio Latina volumo 3. Ĉu la ofte tradukita poemeto Foeda est in coitu et brevis voluptas estas ankaŭ de Petronio, ne klaras.