Saltu al enhavo

Preĝlibroj

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Preĝlibro estas libro enhavanta preĝojn kaj eble religiemajn legaĵojn, por privata aŭ komunuma uzo, aŭ en kelkaj kazoj, kiuj gvidas la liturgion de religiaj servoj. Libroj enhavantaj plejparte ordojn de religiaj servoj, aŭ legaĵoj por ili estas nomitaj "servlibroj" aŭ "liturgiaj libroj", kaj estas tiel ne preĝlibroj en la plej strikta signifo, sed la esprimo estas ofte uzita tre loze. Skriboj de religio ankaŭ povus esti konsiderataj preĝlibroj ankaŭ.

En Esperanto

[redakti | redakti fonton]

La unuan katolikan preĝlibron en Esperanto verkis Beaufront (1893, 46 p., dua eld. 1902, 65 p.), kiu en 1906 prezentis ĝin al Papo Pio la 10-a.

Pluaj katolikaj preĝlibroj en Esperanto estas:

  • Ludwig Thalmaier. Ni oferas. Komunaj preĝoj kaj kantoj dum la Sankta Meso. Eld. Katholische Esperanto-Zentrale in Deutschland, Munkeno. La verko havis almenaŭ 3 eldonojn.

Pri Ni Oferas

Citaĵo
„ Katolikoj devas danki al tradukisto pro tiu ĉi vere interesa libreto, kiu atingas jam sian trian eldonon. De antaŭ longe, kiel oni asertas en la Antaŭ parolo, mankas al la esperanta katolikaro bona traduko de preĝoj kaj kantoj por la Sankta Meso; kaj ĉi tie troviĝas bona provizo da ili, fidele prenitaj el la pieĝlibreto «Al altaro de Dio». Tial do, mi laŭdas ĝin kaj rekomendas al niaj legantoj. ”
— José Pérez. Boletín n110 (jul 1958)
Citaĵo
„ Mi konjektas, ke cel,. bezono, tradukinto de tiu kajero estis diritaj en la "Eklezia Revuo"; mi supozas ankaŭ, ke tiu kajero kun la sekvantaj enhavos la diservojn kaj preĝojn oficialajn ĉe la Angla eklezio. La ellaboro de tiaj religiaj verkoj estas iel faciligata, ĉar multaj vortoj kaj formoj kompreneble estas eltireblaj, ĉu el la Malnova Testamento, tradukita de nia Majstro, ĉu el la Nova Testamento, kies bonegan Esperantigon ni jam suldas al niaj Anglaj samideanoj Pri la supre citita kajero, mi nur diros, ke ĝia teksto estas tre bona, tute laŭcela, senerara kaj fundamenta, krom la uzo, cetere iam oficialigebla de la sufikso "end" en "kantenda, direnda". ”
— Esperanto n232 dec. 1919
  • La Libro de Komuno Preĝo, kajero dua, enhavanta: La ordo por la administrado de la vespermanĝo de la sinjoro, aŭ sankta komunio. La administrado de publika bapto de infanoj (komenco) trad. Archibald John Ashley. Eld. Eklezia Esperantista Ligo, Huddersfield, 20 paĝoj 19 X 13 cm.
  • La Ordo de vespera preĝo. Eld. Eklezia Esperantista Ligo, Huddersfield, 8 paĝoj, 19 X 13.
Citaĵo
„ La apero de l’unua kajero estis anoncita en decembra numero 1919 de "Esperanto". Tiu dua kajero enhavas: "La ordo por la

administrado de la vespermanĝo de la Sinjoro, aŭ Sankta komunio", kaj la komenco de: "La administrado de publika bapto de infanoj".

Tiu faka teksto estas tute bonstila, korekta, inda je sia celo; nur malmultaj preseraroj enŝoviĝis (remarki, repozi, k. t. p.) en tiu belaspekta presaĵo; la sufikso „end“ estas uzata, kiel ankaŭ specialaj ekleziaj vortoj: "graco, brevo, citatio, ofertorio, homilio, generi", k. t. p. ”
— Esperanto n243 nov 1920

Sen indiko

[redakti | redakti fonton]
Citaĵo
„ Praktikaj konsiloj pri privata preĝo, kun temo por primedito kaj propono pri Biblia teksto por ĉiu tago en la jaro (Kial preskaŭ ekskluzive el la Nova Testamento ?). La unua tia libreto en Esperanto ; pensiga kaj havinda: ĝi multe superas kelkajn tiajn, kiujn mi vidis en la Angla lingvo. ”
— M.C.B. La Brita Esperantisto - Numero 391, Novembro (1937)

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ 1907 laŭ Enciklopedio de Esperanto
  2. ↑ Ankaŭ citita kiel Migrukunmi. Tre eble la titolo estas iaspeca traduko el la latina Vademecum (origine kunigo el tri vorteroj "vade me cum", do "migru kun mi">Migrukunmi).
  3. ↑ Ekstera ligilo: http://justus.anglican.org/resources/bcp/Esperanto/