Saltu al enhavo

Printemps

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Printemps
Printemps
Image
Image
department store chain (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Dum 1865 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Jules Jaluzot vd
Sidejo Francio
Lando Francio
TTT Oficiala retejo
Image
Image
v • d • r
Image
La granda magazeno Printemps, ĉe la bulvardo Haussmann.

Printemps (signifas « printempo » en la franca) estas firmao de francaj magazenegoj, aŭ « grandaj magazenoj » (grands magasins).

La ĉefa magazeno de la labelo troviĝas sur la bulvardo Haussmann, en la 9-a arondismento de Parizo, apud aliaj famaj luksaj magazenoj kiel Galeries Lafayette. Ekzistas ankaŭ aliaj magazenoj Printemps en Parizo aŭ en Francio. La labelo plie inaŭguris butikojn ekster Francio, ekzemple en Andoro, Tokio, Ĝido aŭ Seulo.

Printemps estis fondita en Parizo en 1865 de Jules Jaluzot, en konstruaĵo designita de Paul Sédille. La magazeno de la bulvardo Haussmann plie entenas zorge faritan, secesi-stilan kupolon. En 1975, la konstruaĵo kun sia kupolo estis agnoskita kiel historia monumento.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]