Saltu al enhavo

Rashid al-Din Hamadani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rashid al-Din Hamadani
Image
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1246 (1246-11-30)
en Hamadano
Morto 18-an de julio 1318 (1318-07-18) (71-jaraĝa)
en Tabrizo
Lingvoj araba • persa
Ŝtataneco Ilĥanlando Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Rashid al-Din Hamadani
Familio
Infano Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <
Okupo
Okupo historiisto
politikisto
inventisto
kuracisto
sciencisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Jami' al-tawarikh
Image
Image
v • d • r

Raŝid ad-Din Fazlullah ibn Abu al-Ĥajr Ali Hamadani (perse رشیدالدین فضل‌الله همدانی; ankaŭ nomata Raŝid ad-Dowlā kaj perse رشیدالدین طبیب, Raŝid at-Tabib - signifante "Kuracisto Raŝid"; naskiĝis ĉ. 1247 en Hamadan - mortis 18-a de julio 1318 en Tabrizo) estis persa diplomato, kuracisto kaj historiisto, konsiderata unu el la plej grandaj historiistoj de la Mezepoko; Li servis kiel oficiala administra gvidanto de kelkaj mongolaj regantoj de Irano en la malfruaj 13-a kaj frua 14-a jarcentoj. Granda ministro de la Ilĥanlando (1298-1317).[1]

Li eniris la registaran servon dum la regado de Abaqa Ĥano (1265-1282 ). Sub Ghazan (1295-1304) li atingis gvidan rolon, efike okupante la postenon de veziro, kaj efektivigis gravajn ekonomiajn reformojn. Sub Ĥano Oljeitu (1304-1316), li estis efike la unua persono en la registaro. Komence de la regado de Abu Said (1316–1335), li perdis potencon pro la intrigoj de politikaj kontraŭuloj, kaj poste estis ekzekutita pro malveraj akuzoj.

Li kompilis la perslingvan historian verkon Jami' al-Tawarikh (Kolekto de Kronikoj kiu tradukiĝas kiel "Universala Historio"), kiu estas esenca historia fonto, precipe pri la historio de la Mongola Imperio kaj Ilhaqi Irano.[2] La korespondado de Raŝid al-Din ankaŭ estas tre valora por fontstudoj.

Image
Ilustraĵo de la Budho el la libro "Jama'a al-Tawarih"

Kiel aliaj grandaj akademiuloj de sia tempo, Raŝid al-Din okupiĝis pri multaj kampoj de homa scio dum sia vivo, inkluzive de medicino, historio, teologio, botaniko kaj zoologio. Li verkis artikolojn kaj librojn pri diversaj temoj, kaj speciale klopodis konservi ilin kreante kopiojn de ili en kaj la persa kaj la araba lingvoj.

Lia libro Šuʿab-i panǧgāna (“La Kvin Genealogioj”) pri la araboj, judoj, mongoloj, frankoj (kristanoj) kaj ĉinoj estas konservita en manuskripta kolekto en Istanbulo. La plej valora parto de la historio de Raŝid, tamen, estas la Tarich-e mobarak-e Ghazani — la plej grava ekzistanta fonto pri la historio ne nur de la Ilĥanidoj sed de la tuta Mongola Imperio, malgraŭ certa subjektiveco en ĝia takso de eventoj en kiuj la aŭtoro mem estis implikita. La verko de Raŝid-al-Din estis tre ampleksa, kaj bedaŭrinde, ne ĉiuj ĝiaj partoj konserviĝis. Ĝi enhavas belajn ilustraĵojn, verŝajne kreitajn sub la propra superrigardo de la historiisto. Koncerne la kristanojn, la ĉefa fonto, kiun Raŝid uzis, estis la Chronicon pontificum et imperatorum (Kroniko de Papoj kaj Imperiestroj) de Martino de Opava.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ "Rashid ad-Din". Encyclopædia Britannica. 2007. Encyclopædia Britannica Online. Accessed 11 April 2007.
  2. ↑ “Rāshid Al-Dīn Tabīb”, Encyclopaedia of Islam.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]