Reĝa Norda Kolegio de Muziko
| Reĝa Norda Kolegio de Muziko | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| konservatorio altlernejo organizaĵo pri edukado | |||||
| Komenco | 1973 vd | ||||
| Fino | 12-a de oktobro 2010 vd | ||||
| Antaŭe | Northern School of Music • Royal Manchester College of Music vd | ||||
| Geografia situo | 53° 28′ 7″ N, 2° 14′ 11″ U (mapo)53.468611111111-2.2363888888889Koordinatoj: 53° 28′ 7″ N, 2° 14′ 11″ U (mapo) | ||||
| Landoj | Unuiĝinta Reĝlando vd | ||||
| Situo | Manchester | ||||
| Adreso | Royal Northern College of Music, 124 Oxford Road, Manchester, M13 9RD | ||||
| Poŝtkodo | M13 9RD | ||||
|
| |||||
![]() | |||||
| |||||
| Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Reĝa Norda Kolegio de Muziko (angle Royal Northern College of Music, akronime RNCM) estas konservatorio en Manĉestro, Britio. Ĝi situas sur Oxford Road en la urbocentro de Manĉestro kaj ĉe la okcidenta rando de la kampuso de la Universitato de Manĉestro. Aldone al edukado, la RNCM ofertas koncertojn, operojn kaj aliajn muzikajn eventojn. La nuna direktorino estas klarnetisto Linda Merrick, la artdirektorino estas malta dirigento Michelle Castelletti. [1]
La radikoj de la Konservatorio datiĝas reen al la malfrua 19-a jarcento kun la Reĝa Manĉestra Kolegio de Muziko de Siro Charles Hallé. La nuna RNCM estis formita per la kunfandiĝo de la Reĝa Manĉestra Kolegio de Muziko kaj la Norda Lernejo de Muziko en 1973. [2]
En 2007, la kolegio havis 696 studentojn kaj 265 fakultatanojn. Ĝi ofertas kaj bakalaŭrajn kaj postbakalaŭrajn studojn pri prezentado kaj komponado.
Rimarkindaj eventoj en la historio de la kolegio inkluzivas la formadon de la avangarda grupo Manchester New Music meze de la 1950-aj jaroj fare de grupo de studentoj inkluzive de Harrison Birtwistle, Peter Maxwell Davies kaj John Ogdon, kaj la kreadon de la Brodsky Quartet en 1972 fare de kvar studentaj arĉinstrumentistoj.
Notindaj diplomiĝintoj inkluzivas Graham Vick, operreĝisoron kaj fondinton de la Birmingham Opera Company.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ RNCM Unveils Refurbished Concert Hall (6 November 2014).
- ↑ "Sir John Manduell – obituary", The Telegraph, 2017-10-26. (en-GB)



