Regajnitaj Teritorioj

Regajnitaj Teritorioj (pole Ziemie odzyskane) estas termino uzata en la Pola Popola Respubliko por signi la regionojn de la Germana Regno oriente de la Odro-Niso-limo, kiujn la pola ŝtato gajnis post la Dua Mondmilito kiel rezulto de la Jalta kaj la Pocdama konferencoj, la 6-an de aprilo 1946, kaj kiuj iĝis la okcidentaj kaj nordaj teritorioj de la nuna Pollando.
Antaŭhistorio
[redakti | redakti fonton]Por la Pola Popola Respubliko la ricevitaj areoj estis kompenso de la perditaj Orientaj Limregionoj. Krome ili estis konsiderataj kiel origine polaj teroj, perditaj antaŭ jarcentoj kaj nun revenigataj. Al la Regajnitaj Teritorioj alvenis poloj el la Orientaj Limregionoj, okupitaj de Pollando dum la pola-soveta milito en 1919–1921, kaj revenigitaj al Ukraina SSR, Belorusa SSR kaj Litovia SSR (Sovetunio) post la Dua Mondmilito. Poloj en tiuj areoj estis grandparte buĉitaj de la Ukraina Ribela Armeo kaj aliaj ukrainaj naciistoj dum la Volinia masakro aŭ fuĝis por ne esti masakritaj. La restintaj estis translokendaj al Pollando, do pola registaro subtenata de Sovetunio postulis kompenson forme de orientaj regionoj de Germanio, kiuj akceptu la polajn translokitojn.
Transdono
[redakti | redakti fonton]
La Aliancanoj priparolis la aferon dum la la Jalta kaj la Pocdama konferencoj en 1945.
Dum la kunsido de la Pocdama konferenco, okazinta la 21-an de julio 1945 Stalin insistis ke Pola Popola Respubliko, perdinta orientajn teritoriojn, revenigitajn al Sovetunio, kompense ampleksiĝu okcidenten koste de Germanio kaj ricevu teritoriojn oriente de la Odro-Niso-limo. Li asertis ke tiuj areoj jam estas okupitaj kaj fakte regataj de poloj dum la germanoj preskaŭ komplete forlasis ilin. Winston Churchill oponis la ideon. Li proponis revenigi germanajn rifuĝintojn al tiuj teritorioj kaj asertis ke laŭ liaj datumoj tie ankoraŭ restis 2–2,5 milionoj da germanoj[1][2].
| |||||||

Sekvan tagon Winston Churchill ripetis siajn dubojn reference la etikajn, politikajn kaj ekonomiajn sekvojn de tioma ampleksigo de la pola teritorio. Li asertis ke "ne estos bone por Pollando preni tiom multe da germana teritorio" angle that it was not advantageous to Poland to take so much German territory) kaj ke tio damaĝos germanan ekonomion (angle that it would rupture the economic position of Germany)[5][6]. Stalin tamen insistis ke Pollando meritas kaj rajtas ricevi tiujn teritoriojn kaj proponis inviti la polan delegacion por ke poloj ne diru poste ke tiom grava afero estis decidita sen ilia partopreno. Britoj kaj usonanoj oponis la ideon, tamen li persistis.
| |||||||
La 24-an de julio sovetia popola komisaro pri eksteraj aferoj Vjaĉeslav Molotov persiste postulis fordoni tiujn teritoriojn al Pollando, argumentante ke tiel ĝi iĝos unueca nacia ŝtato kaj ĉiuj poloj loĝos ene de sia patrujo, same kiel tio jam okazis al la ukrainoj, reunuiĝintaj post reveno de la teritorioj, okupitaj de Pollando en 1919–1921[8].
| |||||||
Pola delegacio insistis ke la okcidenta limo de Pollando iru de la Balta maro tra Swinemünde (kun Stettin en Pollando), plu laŭ Odro ĝis rivero Okcidenta Neiße kaj laŭ tiu ĉi rivero ĝis limo kun Ĉeĥoslovakio. Poloj insistis ke ili bezonas la tutan basenon de Odro, ĉar ĝi estas ne tre akvoriĉa kaj pleniĝas danke al Okcidenta Neiße. La pola delegacio argumentis ke tio estas la plej mallonga ebla limo inter Pollando kaj Germanio, do la plej facile defendebla de poloj. Tiuj areoj havis evoluintan militindustrion, do ilia perdo malfaciligus renaskiĝon de la germana militismo. Krome danke al tio Pollando iĝus la ŝtato sen etnaj malplimultoj, kion la pola delegacio konsideris avantaĝo[9].

Molotov substrekis ke la historiaj maljustaĵoj devas esti solvitaj por daŭripova kaj paca estonteco, prezentinte kiel ekzemplon revenigon de la orientaj teritorioj, invaditaj de Pollando en 1919–1921, al Sovetunio[10].
| |||||||
Winston Churchill estis speciale zorgita pri problemoj, rilataj al nutrado kaj setlado de la germanaj forpelitoj. Stalin admonis: "Necesas kompreni la polojn. Dum kvin jaroj kaj duono germanoj faris al ili multajn suferojn kaj ofendojn" (ruse Надо войти в положение поляков. В течение пяти с половиной лет немцы причинили им много страданий и обид)[11]. Brita vic-ministro pri eksteraj aferoj Alexander Cadogan dum kunsido okazinta la 25-an de julio agnoskis ke plejparto de la germanoj forlasis teritoriojn okupitajn de poloj, tamen la problemo kie setli la germanajn fuĝintojn plu estas aktuala[12]. Usono ankaŭ kontraŭis transdonon al Pollando de la tuta teritorio inter la Orientaen kaj Okcidenta Neiße, kion usona prezidanto Harry S. Truman diris al la sovetia popola komisaro pri eksteraj aferoj Molotov la 29-an de julio[13]. Sed post admonoj de la sovetia flanko jam sekvan tagon la usona delegacio diris ke ĝi akceptas limon laŭ tiuj ĉi riveroj[14]. Dum la fina kunsido de la ŝtatestroj, okazinta la 1-an de aŭgusto, Stalin denove ekparolis pri la pola limo, proponinte korekti la vortumon kaj diri ke la limo iras ne "tra Swinemünde", kvazaŭ dispartigante la urbon, sed "iom okcidente de Swinemünde", kion Harry S. Truman kaj Clement Attlee aprobis[15]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Esperantlingva literaturo
[redakti | redakti fonton]Tadeusz Derlatka, Józef Lubojański, Polaj Okcidentaj kaj Nordaj Teritorioj, tradukis Jerzy Grum kaj Jerzy Uśpieński, Zachodnia Agencja Prasowa (Okcidenta Pres-Agentejo), Warszawa 1966, p. 154 + 34 tabeloj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (1980) А. А. Громыко: Запись пятого заседания глав правительств. 21 июля 1945 г. // Советский Союз на международных конференциях периода Великой Отечественной войны, 1941–1945 гг.: Сборник документов. Берлинская (Потсдамская) конференция руководителей трех союзных держав — СССР, США и Великобритании (17 июля — 2 авг. 1945 г.) 6 (ruse). Москва: Издательство политической литературы, p. 120–122. ISBN =.
- ↑ Foreign Relations of the United States: Diplomatic Papers, The Conference of Berlin (The Potsdam Conference), 1945, Volume II (angle). Usona ministerio pri eksterlandaj aferoj. Arkivita el la originalo je 2020-09-26. Alirita 2026-05-20 .
- ↑ Citata laŭ usona registraĵo de malrekta parolo.
- ↑ Citata laŭ sovetia ruslingva stenografiaĵo de rekta parolo.
- ↑ (1980) А. А. Громыко: Запись шестого заседания глав правительств. 22 июля 1945 г. // Советский Союз на международных конференциях периода Великой Отечественной войны, 1941–1945 гг.: Сборник документов. Берлинская (Потсдамская) конференция руководителей трех союзных держав — СССР, США и Великобритании (17 июля — 2 авг. 1945 г.) 6 (ruse). Москва: Издательство политической литературы, p. 133. ISBN =.
- ↑ Foreign Relations of the United States: Diplomatic Papers, The Conference of Berlin (The Potsdam Conference), 1945, Volume II (angle). Usona ministerio pri eksterlandaj aferoj. Arkivita el la originalo je 2017-07-07. Alirita 2026-05-20 .
- ↑ (1980) А. А. Громыко: Запись шестого заседания глав правительств. 22 июля 1945 г. // Советский Союз на международных конференциях периода Великой Отечественной войны, 1941–1945 гг.: Сборник документов. Берлинская (Потсдамская) конференция руководителей трех союзных держав — СССР, США и Великобритании (17 июля — 2 авг. 1945 г.) 6 (ruse). Москва: Издательство политической литературы, p. 135. ISBN =.
- ↑ (1980) А. А. Громыко: Выступление Молотова на заседании миинстров иностранных дел [приложение к Краткой записи седьмого заседания министров иностранных дел. 24 июля 1945 г.] // Советский Союз на международных конференциях периода Великой Отечественной войны, 1941–1945 гг.: Сборник документов. Берлинская (Потсдамская) конференция руководителей трех союзных держав — СССР, США и Великобритании (17 июля — 2 авг. 1945 г.) 6 (ruse). Москва: Издательство политической литературы, p. 174. ISBN =.
- ↑ (1980) А. А. Громыко: Запись восьмого заседания глав правительств. 24 июля 1945 г. // Советский Союз на международных конференциях периода Великой Отечественной войны, 1941–1945 гг.: Сборник документов. Берлинская (Потсдамская) конференция руководителей трех союзных держав — СССР, США и Великобритании (17 июля — 2 авг. 1945 г.) 6 (ruse). Москва: Издательство политической литературы, p. 177–178. ISBN =.
- ↑ (1980) А. А. Громыко: Запись беседы народного комиссара иностранных дел СССР с мнистром иностранных дел Великобратании. 16 июля 1945 г. // Советский Союз на международных конференциях периода Великой Отечественной войны, 1941–1945 гг.: Сборник документов. Берлинская (Потсдамская) конференция руководителей трех союзных держав — СССР, США и Великобритании (17 июля — 2 авг. 1945 г.) 6 (ruse). Москва: Издательство политической литературы, p. 40. ISBN =.
- ↑ (1980) А. А. Громыко: Запись девятого заседания глав правительств. 25 июля 1945 г. // Советский Союз на международных конференциях периода Великой Отечественной войны, 1941–1945 гг.: Сборник документов. Берлинская (Потсдамская) конференция руководителей трех союзных держав — СССР, США и Великобритании (17 июля — 2 авг. 1945 г.) 6 (ruse). Москва: Издательство политической литературы, p. 193–194. ISBN =.
- ↑ (1980) А. А. Громыко: Запись восьмого заседания министров иностранных дел. 25 июля 1945 г. // Советский Союз на международных конференциях периода Великой Отечественной войны, 1941–1945 гг.: Сборник документов. Берлинская (Потсдамская) конференция руководителей трех союзных держав — СССР, США и Великобритании (17 июля — 2 авг. 1945 г.) 6 (ruse). Москва: Издательство политической литературы, p. 199. ISBN =.
- ↑ (1980) А. А. Громыко: Запись беседы народного комиссара иностранных дел СССР с президентом США. 29 июля 1945 г. // Советский Союз на международных конференциях периода Великой Отечественной войны, 1941–1945 гг.: Сборник документов. Берлинская (Потсдамская) конференция руководителей трех союзных держав — СССР, США и Великобритании (17 июля — 2 авг. 1945 г.) 6 (ruse). Москва: Издательство политической литературы, p. 235. ISBN =.
- ↑ (1980) А. А. Громыко: Запись беседы народного комиссара иностранных дел СССР с государственным секретарем США. 30 июля 1945 г. // Советский Союз на международных конференциях периода Великой Отечественной войны, 1941–1945 гг.: Сборник документов. Берлинская (Потсдамская) конференция руководителей трех союзных держав — СССР, США и Великобритании (17 июля — 2 авг. 1945 г.) 6 (ruse). Москва: Издательство политической литературы, p. 243. ISBN =.
- ↑ (1980) А. А. Громыко: Запись тринадцатого (заключительного) заседания глав правительств. 1 августа 1945 г. // Советский Союз на международных конференциях периода Великой Отечественной войны, 1941–1945 гг.: Сборник документов. Берлинская (Потсдамская) конференция руководителей трех союзных держав — СССР, США и Великобритании (17 июля — 2 авг. 1945 г.) 6 (ruse). Москва: Издательство политической литературы, p. 292. ISBN =.