Riverbuŝo
Aspekto

Riverbuŝo aŭ riverfino alivorte (rivera) enfluejo[1], estas loko, kie rivero finiĝas, enfluante en alian, pli grandan aŭ pli gravan, akvejon (ekzemple maron).
En geografio oni distingas tri specojn de riverfino:
- rivero enfluas en lagon aŭ maron kiu siavice ne havas klaran fludirekton
- rivero kunfluas kun alia rivero, kaj la rezulto estas konsiderata alia rivero
- rivero sinkas aŭ enfiltriĝas en la grundon kaj malaperas (ponoro, natura tunelo), poste foje reaperas kiel reelfluejo
La unuaj du specoj estas nomataj riverbuŝoj aŭ enfluejoj. Kutimaj formoj estas:
- simpla enfluejo
- estuaro
- riverdelto
- fjordo
Kunfluejoj de riveroj
[redakti | redakti fonton]En la okazo de kunfluo ofte la homa tradicio difinas la nomon de la rezulta rivero: ĉu de unu el la alfluantaj riveroj, ĉu tute novan:
- Rivero Inn ĉe Passau kunfluas kun Danubo. Mezume Inn havas pli da akvo ol Danubo, sed Danubo estas iom pli longa kaj proksimume konservas sian fludirekton. La rezulta rivero do nomiĝas Danubo, kaj la kunfluejo estas la riverfino de Inn.
- En Argentino ĉe urbo Neuquén kunfluas la riveroj Neuquén kaj Limay, proksimume samlongaj. Kvankam Limay havas proksimume duoble da akvo kiel Neuquén, la rezulta rivero havas la novan nomon Negro.
- Neniu el la tri riveroj, kiuj formas riveron Misuro, portas ties nomon. Sian nomon ĝi devas cedi fluante en Misisipon, malpli longa, sed pli akvohava kaj konservanta sian fludirekton.
Engrundiĝoj de riveroj
[redakti | redakti fonton]Ekzemploj de la tria speco de riverfino estas:
- Rivero Lesse trapasas naturan "tunelon" Kaverno de Han-sur-Lesse pli ol unu kilometro longan.
- Rivero Okavango parte vaporiĝas, parte engrundiĝas en Kalaharo, formante riverdelton.
- Rivero Zajando (Irano) enfluas en lagon Gavĥuni, kiu tamen somere ofte sekiĝas, tiel ke la rivero simple engrundiĝas kaj vaporiĝas.
Loknomoj
[redakti | redakti fonton]
Ĉar riverfinoj ofte estas trafike gravaj lokoj, ili influis la toponimion de apuda lokoj. Kelkaj urboj aŭ regionoj ĉe riverfinoj derivis sian nomon de sia situo. Ekzemploj estas:
- Bouches-du-Rhône (france: buŝoj de Rodano) situas ĉirkaŭ la delto de Rodano.
- Confluencia (hispane: kunflu(ej)o), departemento en Argentino, situas ĉe la kunfluejo de riveroj Limay kaj Neuquén, formantaj riveron Negro.
- Koblenz (de la latina confluentes = la kunfluantoj) situas ĉe la enfluejo de Mozelo en Rejnon.
- Ústí nad Labem (ĉeĥe: riverbuŝo ĉe Elbo) situas ĉe la enfluejo de Bílina en Elbon