Saltu al enhavo

Rombon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rombon
Image
monto
Alteco 2 208 m
Montaro Juliaj Alpoj
Geografia situo 46° 22′ N, 13° 33′ O (mapo)46.36722222222213.554444444444Koordinatoj: 46° 22′ N, 13° 33′ O (mapo) f4
Rombon (Slovenio)
Rombon (Slovenio)
DEC
Image
Situo de Rombon
Map
Rombon
Image
v • d • r

Rombon aŭ Veliki Vrh (slovene: Rombon aŭ Veliki vrh) - estas monto kun alteco de 2 208 m en la Nacia Parko Triglav en la Juliaj Alpoj norde de la urbo Bovec, en la samnoma municipo en la regiono Goriška de Slovenio.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Rombon estas roka pinto en la montaro Kanin, kiu norde akre falas en la valon de la rivereto Moĵnica. La pinto estas ligita al la centra Kanin per la montaro Ribeĵnov. De la sudo, Rombon atingeblas per facila vojo de la urbo Bovec. La vojo ĉirkaŭiras Monton Ĉuklja (1766 m), roka pinto konata pro bataloj en la Unua Mondmilito. De la supro de Rombon, bela vido malfermiĝas al la valo de la rivero Soĉa kaj la montogrupoj Kaninsko kaj Mangartsko, Bavŝki Hrintavec (2 347 m) kaj Krn (2 244 m).

Rombon estas konata kiel loko de sangaj bataloj en la Unua Mondmilito. La potenca monto Rombon estis aŭstra roka "fortikaĵo" kaj loko de konstantaj italaj atakoj, ĉar la montopinto estis bonega observejo por la tuta valo de la rivero Soča.

Aliro al la pinto

[redakti | redakti fonton]

De Bovec tra la valo Goriĉica (1330 m) kaj ĉirkaŭ Ĉuklje - 5 horoj;

De Kluĵ tra la valo Za Robom (1312 m) - 5 horoj;

De la supra stacio D de la telfero ĝis la deklivoj de Kanin - 5-6 horoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

La artikolo estas modifita traduko el la slovena lingvo.