Saltu al enhavo

Rotoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rotoro
Image
maŝinelemento Redakti la valoron en Wikidata
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Image
Image
v • d • r

Rotoro estas la rotacianta (rivoluanta) parto de maŝino, ekz. en elektromotoro, pumpilo aŭ ĉe helikoptero. La nerotacianta (fiksa) parto de maŝino estas statoro.

Pri elektraj maŝinoj, la rotoro povas esti farita per daŭraj magnetoj aŭ elektromagnetoj.

Okaze de helikoptera rotoro, oni parolas pri (rotoraj) aloj. La alohavan ŝraŭbforman aparaton, kiu antaŭenpelas la aviadilon, oni nomas helico.