Rudolf Kaftan
Aspekto
| Rudolf Kaftan | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 13-an de aprilo 1870 en Haslach an der Mühl |
| Morto | 4-an de januaro 1961 (90-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto (1908–) instruisto kolektanto konservisto-restaŭristo |
Rudolf KAFTAN estis aŭstra-germana instruisto, poste fondinto (1917) kaj direktoro de horloĝ-muzeo en Vieno. Li naskiĝis la 13-an de aprilo 1870 en Haslach, mortis la 4-an de januaro 1961[1]. Por Esperanto li eklaboris en 1908, estis kasisto, poste prezidento de Esperanto Grupo "Danubio". Li gvidis multajn Esperanto-kursojn, ankaŭ la unuan kurson por policanoj, kaj fondis privatan Esperanto-lernejon, kiu funkciis ĝis 1917. Persiste li laboris por la unuigo de la Esperantistoj en Vieno kaj estis prezidanto de la "Viena Unio" en la 1930-aj jaroj.

