Siberia ibekso
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||
Distribuo de Sibirica ibekso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Siberia ibekso (Capra ibex sibirica aŭ Capra sibirica) ankaŭ konata per diversaj regionaj nomoj[1] kiel ekzemple Azia ibekso, Altaja ibekso, Gobia ibekso, Mongolia ibesko aŭ Tjanŝana ibekso estas specio de la genro Kapro el la familio de Bovedoj, kaj el la subfamilio de Caprenoj, vivanta en diversaj montaraj sistemoj de Azio.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]
La korpo longas je 130 ĝis 165 cm. La alto ĉe la ŝultro estas je 67 ĝis 110 cm. La vosto mezuras je 10 ĝis 18 cm. La pezo varias de 35 ĝis 130 kg. La harkoloro multe varias ene de la specio. La domina koloro estas helbruna, kun pli hela ventro. Ambaŭ seksoj havas malhelan pintbarbon sub la mentono, malpli okulfrapan ĉe inoj. Ĉi tiu specio de ibekso ne havas la kontrastajn nigrajn kaj blankajn markojn sur la kruroj vidatajn ĉe la nubia kaj etiopa ibeksoj[2].
Vivejo kaj distribuo
[redakti | redakti fonton]La plej granda populacio de Capra sibirica troviĝas en la Altajo de Mongolio, per ĉirkaŭkalkulitado en 2020, 80 000 individuoj. La resto de la populacio estas iomete sudokcidente, en la montoj limantaj la Tarim-basenon norde (montaro Tjanŝano) kaj oriente (Pamiro), kun 70 000 individuoj en Kirgizio kaj Taĝikio, 40 000 ĝis 50 000 individuoj en Ŝinĝango, Ĉinio , 17 000 individuoj en Kazaĥio, kaj 2 400 individuoj en Uzbekio. La Pamiroj de Afganio havas nekalkulitan populacion, dum tiuj en Barato havas kelkajn centojn. Barato sude de Himalajo ankaŭ subtenas 4 000 individuojn, kaj 6 000 en Ladako. Ili ankaŭ troviĝas en suda Siberio, Pakistano, kaj aliaj montoj de Ĉinio[2]. En Taĝikio, la ibeksa distribuo dependas de klimataj varioj kiel sezona temperaturo kaj precipitaĵoj en la plej varmaj regionoj.[3] .
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Antaŭe erare konsiderata subspecio de la Alpa ibekso (Capra ibex), la Siberia ibekso asociita kun la nomo Capra sibirica eble estas pli ol unuopa ibeksa specio. Ĝi eble reprezentas komplekson de malsamaj konservadaj unuoj, kiuj estas genetike diferencigitaj je specionivelo, kaj kompleta taksonomia revizio ankoraŭ necesas., Kvar subspecioj estis agnoskitaj de Fedosenko kaj Blank en 2001, surbaze de kornokarakterizaĵoj kaj harkoloroj:
- C. s. sibirica (Siberia aŭ Altaja ibekso[4]) – Sajana montaro;
- C. s. alaiana (Tjanŝana ibekso[4]) – Alaj-Montaro ;
- C. s. hagenbecki (Gobia aŭ Mongolia ibekso[4]) – okcidenta Mongolio ;
- C. s. sakeen (Himalaja ibekso[4]) – Pamiro, okcidenta Himalajo, Barato, Afgano kaj Pakistano .
Fedosenko kaj Blank konsentas kun ĉasistoj, kiuj nomas ĝin Siberia ibekso kaj establas similajn distingojn inter la Gobia, Altaja, Tjanŝana kaj Himalaja ibekso. La Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUKN) listigas tri komunajn nomojn (Siberia ibekso, Azia ibekso, kaj Himalaja ibekso), sed kaj la taksonomio kaj la ĝusta uzo de la diversaj komunaj nomoj de ĉi tiuj ibeksoj en referencaj dokumentoj (IUKN, VSN) restas por esti konfirmataj.
La specio estas listigata en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝerigitaj Specioj kun la statuso Preskaŭ minacata (NT).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (2023-03-03) “Common names of the Asiatic ibex superspecies at a turning point in its taxonomy and management”, Animal Biodiversity and Conservation (angle), p. 79–86. doi:10.32800/abc.2023.46.0079.
- 1 2 (2001) “Capra sibirica”, Mammalian Species (angle) 675, p. Number 675: pp. 1–13. doi:[[doi:10.1644%2F1545-1410%282001%29675%3C0001%3ACS%3E2.0.CO%3B2|10.1644/1545-1410(2001)675<0001:CS>2.0.CO;2]]. 198969400.
- ↑ (2020) “Response of Asiatic ibex (Capra sibirica) under Climate Change Scenarios”, Journal of Resources and Ecology (angle) 11, p. Volume 11: pp. 27–37. doi:10.5814/j.issn.1674-764x.2020.01.003. 210912180.
- 1 2 3 4 José R. Castelló. (12 April 2016) Bovids of the World: Antelopes, Gazelles, Cattle, Goats, Sheep, and Relatives (angle). Princeton University Press. ISBN 978-0-691-16717-6.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Siberian Ibex Vd pri Animal Diversity Web (Besta diverseco)
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Bouquetin d’Asie france.



