Starado

Starado estas pozicio en kiu la korpo estas tenata en vertikala pozicio kaj subtenata nur per la piedoj. Kvankam ŝajne senmova, starante la korpo ŝanceliĝas iomete tien kaj reen de la maleolo en la sagitala ebeno (ĉi tiu ebeno dividas la korpon duone en dekstran kaj maldekstran flankojn). La ŝanceliĝo dum trankvila starado ofte kompariĝas al la movado de " inversa pendolo ".
Stari en atento estas milita pozo, same kiel stari trankvile, sed ĉi tiuj terminoj ankaŭ estas uzataj en milit-stilaj organizoj kaj en iuj profesioj, kiuj implikas staradon, kiel ekz. modelado.
La homo kaj bestoj
[redakti | redakti fonton]
La kapablo stari kaj moviĝi sur ambaŭ malantaŭaj kruroj, kune kun la kapablo kapti objektojn per la antaŭaj kruroj, karakterizas la homan specion kaj estis esenca por la evoluo de inteligentaj homoj. [1]
Homoj estas la unusolaj mamuloj kapablaj konservi ekvilibron starante rekte dum nedifinita tempodaŭro. Homoj lernas stari inter la aĝoj de 8 kaj 12 monatoj.
Aliaj mamuloj kiel homsimioj, kanguruoj kaj surikatoj kapablas stari sur siaj malantaŭaj kruroj nur dum mallongaj tempodaŭroj.
Viraj kanguruoj staras sur siaj malantaŭaj kruroj dum bataloj kun aliaj maskloj, aŭ por impresi inojn. Kanguruoj saltas sur siaj malantaŭaj kruroj je rapidecoj kiuj povas atingi 40 km/h, sed en ambaŭ kazoj ili uzas siajn vostojn por konservi ekvilibron. [2]
Ĉimpanzoj estis observitaj starantaj sur du kruroj ĉefe dum movado inter arbobranĉoj.
Unu el la famaj trajtoj de surikatoj estas stari vertikale kaj garde, ĉefe ĉe altaj punktoj sur la tero por detekti predantojn kaj danĝerojn dum la grupanoj serĉas manĝaĵon, sed ĉi tiu stara pozicio pli similas al sidado.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Walking Upright | The Smithsonian Institution's Human Origins Program, web.archive.org, 2016-08-18
- ↑ The Ultimate Guide to Kangaroo Boxing and Fighting - Lucky Kangaroos, luckykangaroos.com