Stig Dagerman
| Stig Dagerman | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Stig Dagerman | ||
| Naskiĝo | 5-an de oktobro 1923 en Älvkarleby congregation | |
| Morto | 4-an de novembro 1954 (31-jaraĝa) en paroĥo Danderyd | |
| Mortis pro | sinmortigo | |
| Mortis per | asfiksio | |
| Tombo | Älvkarleby cemetery (en) | |
| Lingvoj | sveda vd | |
| Ŝtataneco | Svedio | |
| Alma mater | Södra Latin (en) | |
| Familio | ||
| Edz(in)o | Anita Björk (mul) Annemarie Götze (en) | |
| Infanoj | Lo Dagerman (en) ( | |
| Profesio | ||
| Okupo | ĵurnalisto • verkisto • poeto • sindikatisto • tradukisto • anarĥiisto | |
| Verkado | ||
| Verkoj | La serpento vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Stig Halvard DAGERMAN (naskiĝis Stig Halvard Andersson,[1] la 5-an de oktobro 1923 en Älvkarleby, Upsalo; mortis la 4-an de novembro 1954 en Enebyberg apud Stokholmo) estis sveda ĵurnalisto kaj verkisto, unu el la plej gravaj svedaj prozverkistoj de la 20-a jarcento.[2]
Post simbolismaj komencoj, li evoluigis severe realisman-ekspresionisman stilon sub influo de la sekvoj kaj personaj katastrofoj de milito kaj postmilito.
Verkado
[redakti | redakti fonton]Per sia patro, Dagerman implikiĝis en la anarkiismaj kaj sindikatismaj movadoj, inkluzive de aliĝo al la Sindikatista Junulara Federacio. Deknaŭjaraĝa, li fariĝis redaktoro de la junulara gazeto Storm, kaj dudekdujaraĝa, li fariĝis kultura redaktoro de Arbetaren ("La Laboristo"), tiam la ĉiutaga gazeto de la anarki-sindikatista Centra Organizo de Svedaj Laboristoj (Sveriges Arbetares Centralorganisation, SAC). En la intelekta etoso de la gazetaro, li renkontis aliajn verkistojn kaj evoluigis guston por polemika verkado. Aldone al ĉi tiuj, Dagerman ankaŭ verkis artikolojn, multajn el ili satirajn, komentante aktualajn eventojn. Li poste nomis Arbetaren sia "spirita naskiĝloko".[3]
Li debutis per la romano Ormen en 1945. Ĉi tiu verko, rakontanta la periodon de la Dua Mondmilito kaj la timon, kiun ĝi generis, vekis grandan admiron inter svedaj kritikistoj. En lia sekva libro, Insulo de Kondamnitoj (1946), la antaŭa realisma kadro de la romano malaperas, anstataŭigita per pejzaĝo de timo kaj koŝmaro, prezentita en forte metafora kaj lirika lingvaĵo. Kiel Ormen, Insulo de Kondamnitoj estas omaĝo al la seniluziigita konscio kaj la ekzistecaj kaj sociaj kondiĉoj de moderna homo. En siaj plej gravaj kaj popularaj romanoj, Bränt barn (1948) kaj Geedziĝaj Problemoj (1949), li siavice uzas siajn spertojn en laborista medio kaj la kamparan etoson de sia infanaĝo.
Dagerman ankaŭ verkis raportaĵojn – la plej fama titoliĝas Germana Aŭtuno (1947).
Li suferis pro depresio kaj sinmortigis en 1954, en la aĝo de 31 jaroj. Lia edzino estis la sveda aktorino Anita Björk. Li havis unu filinon, Lo Dagerman (naskita en 1951). [4][5]
En lia naskiĝloko, la Stig Dagerman Societo konservas la memoron de la verkisto. Ekde 1996, ĝi ĉiujare aljuĝas la Stig Dagerman Premion. Inter la ricevantoj estas Elfriede Jelinek, Lukas Moodysson kaj Jean-Marie Gustave Le Clézio.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Ormen (La serpento) 1945, romano
- De dömdas ö (Insulo de la damnitoj) 1946, romano
- Tysk höst (Germana aŭtuno), 1947, nefikcia priskribo de postmilita Germanio, en kiu la aŭtoro priskribas la vivon de germanoj en venkita kaj detruita lando.
- Nattens lekar (La ludoj de la nokto) 1947, a collection of short stories
- Bränt barn (Bruligita infano) 1948, romano
- Dramer om dömda: Den dödsdömde; Skuggan av Mart (Dramoj de la kondamnitoj: La viro kondamnita al morto; La Ombro de Marty) 1948, teatraĵoj
- Judas Dramer: Streber; Ingen går fri (Dramoj de Judaso: Neniu liberiĝas; La Grimpisto) 1949, teatraĵoj
- Bröllopsbesvär (Geedziĝaj zorgoj) 1949, romano
- Vårt behov av tröst (Nia bBezono de konsolo estas nesatigebla) 1955, prozo kaj poezio. redaktita de O. Lagercrantz
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Olof Lagercrantz Stig Dagerman, Norstedts 1958 p.14-15
- ↑ Thompson, Laurie. 1983. Stig Dagerman. Boston: Twayne Publishers. (ISBN 0-8057-6523-9)
- ↑ Lagercrantz, Olof. 1958, 1967, 1985, 2004. Stig Dagerman. Stockholm: Norstedts Panpockets. (ISBN 91-7263-550-9)
- ↑ Hejmpaĝo (svede).
- ↑ "Älvkarleby firar Stig Dagermans 100-årsdag", 5 October 2023.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.dagerman.us/, oficiala retejo en la angla administrata de Lo Dagerman
- http://www.dagerman.se/ (svede)

