Saltu al enhavo

Sultano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sultano
Image
nobela rango
formala parolmaniero
pozicio Redakti la valoron en Wikidata
suvereno
Informoj
Religio islamo
Image
Image
v • d • r

Sultano (arabe سلطان) originale signifis moralan aŭ spiritan potenculon aŭ respektindulon (eĉ la Korano uzas ĝin en tiu senco), sed pli poste signifis politikan aŭ registaran potenculon kaj ekde la 9-a jarcento iĝis titolo de la islamanaj aŭ muzulmanaj regantoj.

Mahmud Gaznavi (regis 998–1030) estis la unua reganto, kiun la samepokuloj nomis sultano. Tiun uzon de la vorto disvastigis la anatoliaj kaj iranaj selĝukaj turkoj. La kalifo (la noma reganto de la muzulmana komunumo) ofte donis tiun ĉi titolon al laikaj regantoj, kaj tiel la titolo disvastiĝis en la tuta islama mondo.

Sultanlando aŭ sultanujo estas lando regata de sultano. Hodiaŭ ekzistas en la mondo du sendependaj sultanlandoj: Brunejo kaj Omano.

Diversaj epokoj kaj regnoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]