Szymon Datner
Aspekto
| Szymon Datner | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 2-an de februaro 1902 en Krakovo |
| Morto | 8-an de decembro 1989 (87-jaraĝa) en Varsovio |
| Tombo | Hebrea tombejo de Varsovio |
| Lingvoj | Esperanto • pola |
| Loĝloko | Bjalistoko |
| Ŝtataneco | Pollando |
| Alma mater | Jagelona Universitato - doktoro |
| Subskribo | |
| Familio | |
| Edz(in)o | Edwarda Orłowska (en) |
| Infanoj | Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Okupo | |
| Okupo | historiisto de moderna epoko esperantisto instruisto historiisto |

Szymon DATNER (naskiĝis en 1902, mortis la 8-an de decembro 1989 en Varsovio, Pollando) estis pola esperantisto kaj historiisto.
Li estis unu el la ĉefagantoj de Zamenhofa Esperanto-Societo en Bjalistoko en la dudekaj kaj tridekaj jaroj.
Li postvivis la Duan Mondmiliton en la arbaroj de orienta Pollando, batalante en diversaj partizanaj grupoj. Li ankaŭ helpis liberigi diversajn homojn el la bjalistoka geto je la 24-a de majo 1943
Post la Dua Mondmilito li dediĉis sin al esplorado de naziaj krimoj en Pollando, verkante centojn da studoj kaj 18 librojn. Li estis ankaŭ elstara konanto kaj aktivulo de la juda kulturo.
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- Szymon Datner: Batalo kaj pereo de la bjalistoka geto. En Esperanton tradukis Przemysław Wierzbowski. Bjalistoka Esperanto-Societo, 2023 (ISBN 9788396222282)[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Batalo kaj pereo de la bjalistoka geto[rompita ligilo] en la retejo de Bjalistoka Esperanto-Societo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Szymon Datner, esplorprojekto Militrakonto el transnacia vidpunkto

