Tápióbicske
Aspekto
Tápióbicske (tApiObiĉke) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Nagykáta. Tápió estas rojo, alfluanto de rivero Zagyva.

Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo:49 km²
- Loĝantaro: 3410
- Poŝtkodo: 2764
- Telefonprefikso: 29
Geografio
[redakti | redakti fonton]Tápióbicske situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Budapeŝto estas je 60 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la bronzepoko terfortikaĵo defendis la loĝantojn. La unua skriba mencio devenas el 1275. Pro la turkoj la vilaĝo senhomiĝis, poste alvenis slovakoj kaj ankaŭ hungaroj. En 1834 incendio okazis. En 1849 la hungara armeo venkis la aŭstrojn.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Vidindaĵo estas nobeldomo de Zsille el la 19-a jarcento. Apud la vilaĝo fiŝkaptista lago troviĝas. En 1737 baroka romkatolika preĝejo Senmakula Koncipiĝo (Tápióbicske) konstruiĝis, la turo estas 38 m-ojn alta.