Saltu al enhavo

Takikardio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
R00.0takikardio kiel priskribita simptomo
I47.1supraventrikla takikardio
I47.2ventrikla takikardio
Image
v • d • r

Takikardio[1][2] (en la greka antikva ταχυκαρδία, latinliterigite taĥikardía) en la terminaro de kardiologio estas persiste akcelita pulso de pli ol 100 taktoj po minuto en plenkreskulo. Ekde pulso de 150 batoj/min temas pri severa takikardio.[3] La kaŭzoj povas esti diversaj. La malo de takikardio - korfrekvenco sub 60 batoj po minuto - nomiĝas bradikardio.[4]

Ĝenerale, takikardioj povas esti dividitaj en supraventriklaj[5] kaj ventriklaj[6] takikardioj.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ artikoleto takikardio en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la presita unua eldono de 1970, paĝo 1081 - la teorie imaĝebla alternativo taĥikardio ne estas kutima en Esperanto
  2. ↑ Medicina Esperanta Terminaro de Josef Hradil - en formato PDF, paĝo 198
  3. ↑ Th. Ziegenfuß: Notfallmedizin (germane: "Emerĝenca medicino), eldonejo Springer, 4-a eldono, Hajdelbergo 2007.
  4. ↑ artikoleto bradikardio en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la presita unua eldono de 1970, paĝo 121
  5. ↑ pri supraventrikla takikardio en vikidatumoj
  6. ↑ pri ventrikla takikardio en vikidatumoj