Tanel Padar
Aspekto
| Tanel Padar | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 27-an de oktobro 1980 (46-jaraĝa) en Haljala |
| Lingvoj | estona |
| Ŝtataneco | Estonio |
| Familio | |
| Frat(in)o | Gerli Padar (mul) |
| Okupo | |
| Okupo | kantisto |
| TTT | |
| Retejo | http://www.thesun.ee/ |
Tanel PADAR (naskiĝis la 27-an de oktobro 1980, Haljala, distrikto Rakvere, Estona SSR ) estas estona rokmuzikisto kaj popkantisto, kiu gajnis la Eŭrovido-Kantokonkurson 2001 en Kopenhago en dueto kun Dave Benton per la kanto " Everybody ".
Padar famiĝis en sia patrujo kiam li gajnis "Kakis takti ette", televidprogramon por junaj estonaj kantistoj, en 1999. En 2000, li estis unu el la ĥoristoj kiam Ines - kiu estis lia amatino tiutempe - partoprenis en la Eŭrovido-Kantokonkurso . Padar ankaŭ ludas kun bando nomita The Sun, kaj la kanto "Hopelessness You" eniris la MTV World Chart Express. Tanel Padar antaŭe estis edziĝinta al iama modelino Katarina Kalda.
Diskaro
[redakti | redakti fonton]- The Greatest Hits (2005)
- Veidi valjem kui vaikus (A bit louder than silence) (2005)
- 100% Rock'n'roll (2006)
- The Sun Live 2006 (2006)
- Veidi valjem kui vaikus II (A bit louder than silence II) (2007)
- Here Comes The Sun (2008)
- Unisex (2008)
- RING (2010)
- Veidi valjem kui vaikus III (A bit louder than silence III) (2015)
- Sinu aeg (Your time) (2020)

