Saltu al enhavo

Thomas Vaughan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Vaughan
"The works of Thomas Vaughan aŭ Eugenius Philalethes", verko eldonita en 1919.
"The works of Thomas Vaughan aŭ Eugenius Philalethes", verko eldonita en 1919.
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aprilo 1621 (1621-04-17)
en Brecknockshire
Morto 27-an de februaro 1666 (1666-02-27) (44-jaraĝa)
en Albury
Mortis per venenado Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Jesus College Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Henry Vaughan Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Rebecca Vaughan (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Eugenius Philalethes • Philalethes Eugenius • Cyraneus Philalethes vd
Okupo filozofo • alkemiisto • poeto • natural philosopher (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Image
Image
v • d • r

Thomas VAUGHAN (n. la 17-an de aprilo 1621, m. 1666) estis kimra alkemiisto.

Li estis la ĝemela frato de la poeto Henry Vaughan. Ili naskiĝis en Brecknockshire, Kimrio. En 1638 ili eniris Jesus College (Oksfordo), kie Thomas restis dum la angla enlanda milito. Poste li iĝis pastro en vilaĝo proksima al Brecon, la ĉefurbo de Brecknockshire, sed en 1650 li forpeliĝis pro sia subteno de la reĝa partio.

Li translokiĝis al Londono, kie li loĝis kun sia edzino Rebecca, al kiu li edziĝis en 1651. Tie li faris medicinojn laŭ la rimedoj rekomenditaj de Paracelsus, kvankam li neniam iĝis kuracisto. Li diskutis kemiajn kaj alkemiajn aferojn kun anglaj sciencistoj, kaj eldonis Anthroposophia Theomagica, mistikan verkon. Li ankaŭ tradukis Fama Fraternitatis, gravan rozkrucan verkon. Kiel alkemiisto li kunlaboris kun sia edzino, kiel ege maloftis tiuepoke.