Saltu al enhavo

Tilapio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tilapia123.JPG
Pelmatolapia mariae

Tilapio estas la komuna nomo de preskaŭ cento da specioj de fiŝoj en la subfamilio Pseudocrenilabrinae de la familio ciĥledoj. Tilapioj estas ĉefe fiŝoj el nesala akvo, kiuj loĝas ĉe neprofundaj rojoj, lagetoj, riveroj kaj lagoj, kaj malpli komune troviĝas en saleta akvo. Historie, ili estis de granda gravo por vivtena fiŝkaptado en Afriko kaj Levantenio, kaj estas de pliiĝanta gravo en akvokulturo. La plejparto de la tutmonda tilapia bredado estas medie damaĝa pro detruado kaj poluado de naturaj habitatoj, malsanoj, kaj eskapoj de bredataj fiŝoj. Tilapioj iĝis problema invada specio en multaj tropikaj kaj subtropikaj regionoj.

Image
Niltilapioj, Oreochromis niloticus.

Noto : Certaj specioj havas plurajn nomojn.

Image
Nilaj tilapioj en lageta bredejo

Tilapiaĵo estas produktata preskaŭ ĉiam per industriaj amasbredejoj, situantaj ĉefe en Ĉinujo, Indonezio, kaj Egiptujo. Ankaŭ Usono konsumas multe da tilapiaĵo, sed malmulte bredas. Ĉefe ĝi importas tilapiaĵon el Ĉinujo.[4] Usona konsumado de tilapiaĵo iam estis malofta, sed eksplodis inter 2000 kaj 2010. Post 2014 ĝi malrapide malkreskas.[5] Dum la pinto de la furoro la ŝtataj malliberejoj de Koloradio bredis tilapiojn en klimato tro malvarma por kutimaj metodoj uzante malliberulojn sen la normalaj laboraj rajtoj kiel laboristojn. Tilapiaĵo estas malmultekosta, sed la produktadaj kondiĉoj ofte estas kritikataj.[6]

Tilapioj estas portitaj de homoj en preskaŭ ĉiun tropikan kaj subtropikan regionon de la mondo por akvokultura bredado, sporta kaptado, kaj aliaj celoj. La plejparto de la tutmonda produktado, precipe en Ĉinujo, estas netaksita aŭ ekologie damaĝa (ruĝa kategorio) laŭ la taksado de Monterey Bay Aquarium. Oni kulpigas la tilapiaĵan industrion pri uzado de malpermesataj medikamentoj, disvastigado de antibiotikrezistaj mikroboj, kaj invadoj de eskapintaj tilapioj. Ankaŭ ne estas sufiĉa kontrolo pri la detruado de habitatoj fare de ĉinaj tilapiaj bredejoj.[7]

Tilapioj rapide establas populaciojn en novaj habitatoj ĉar ili estas grandaj, rapide kreskantaj kaj rapide reproduktiĝantaj fiŝoj kaj kapablas vivi en malfavoraj kondiĉoj. Ili ofte minacas indiĝenajn fiŝojn per konkurado kaj metas turbidon en la akvon per fosado. Ekologiaj damaĝoj pro enporto de tilapioj estas konstatitaj interalie en Aŭstralio, Filipinoj, Ĉinujo, Barato, Latinameriko, kaj Usono.[8][9][10][11][12] Tilapioj ĝenerale ne sukcesas vivi libere en moderaj klimatoj, ĉar ili mortas de hipotermio en akvoj sub ĉirkaŭ 21 °C. La usona ŝtato Nevado malpermesas vendadon de vivaj bluaj tilapioj.[13]

Kiel aliaj industrie bredataj (d) bestoj, tilapioj estas ofte trafataj de epidemiaj malsanoj, interalie streptokokoj, la tilapia laga viruso, kaj la tilapia malgrandviruso. Alia ofta kaŭzo de amasmortadoj estas senoksigeniĝoj.[14]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Logan, Cheryl A.; Alter, S. Elizabeth; Haupt, Alison J.; Tomalty, Katharine; Palumbi, Stephen R. (2008). "An impediment to consumer choice: Overfished species are sold as Pacific red snapper". Biological Conservation 141 (6): 1591–1599. doi:10.1016/j.biocon.2008.04.007. ISSN 00063207.
  • FAO Fishery Information, Data and Statistics Service (1993). "Aquaculture production (1985-1991)". FAO Fisheries Circular (Food and Agriculture Organization of the United Nations) 815: 20–21.
  • Trewavas, Ethelwynn (1983). Tilapiine fish of the genera Sarotherodon, Oreochromis and Danakilia. London: British Museum (Natural History). ISBN 0-565-00878-1.
  • McCrary, Jeffrey K; Castro, Mark; McKaye, Kenneth R. (2005). "Mercury in Fish From Two Nicaraguan Lakes: A Recommendation for Increased Monitoring of Fish for International Commerce" (PDF). Environmental Pollution. pp. 513–518.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Meyer C., ed. sc., 2009, Dictionnaire des Sciences Animales (Vortaro de bestosciencoj). consulter en ligne. Montpellier, France, Cirad. (france)
  2. ↑ Nom vernaculaire en français d’après Termium plus Arkivigite je 2011-07-28 per la retarkivo Wayback Machine, la banque de données terminologiques et linguistiques du gouvernement du Canada (terminologio de la kanada estraro)
  3. ↑ Dunz, A.R. & Schliewen, U.K. (2013): Molecular phylogeny and revised classification of the haplotilapiine cichlid fishes formerly referred to as “Tilapia”. Molecular Phylogenetics and Evolution, Available online 29 March 2013 doi: 10.1016/j.ympev.2013.03.015
  4. ↑ Informoj de la usona ministerio pri agrikulturo
  5. ↑ Posadas, Benedict C. 2020. "U.S. Tilapia Consumption, Production, Imports, and Prices." Mississippi MarketMaker Newsletter. Arkivigite je 2022-07-24 per la retarkivo Wayback Machine
  6. ↑ Romero, Gabby. 2022. "The Ugly Truth About the Tilapia Boom". Delish.
  7. ↑
  8. ↑ Sena De Silva (2004) Tilapias as Alien Aquatics in Asia and the Pacific: A Review, FAO Fisheries Technical Paper 453. Alirita 2007-04-02 .
  9. ↑ Tilapia - NSW DPI - Fisheries. NSW Department of Primary Industries: Fisheries. Arkivita el la originalo je 2006-09-18. Alirita 2007-02-10 . Arkivigite je 2007-05-28 per la retarkivo Wayback Machine
  10. ↑ Xiong Wen kaj al. 2023. "Tilapia introduction in China: Economic boom in aquaculture versus ecological threats to ecosystems". Reviews in Aquaculture 15(1), p. 179-197.
  11. ↑ Lobo, Aaron Savio. 2020. "Tilapia: How an invasive fish came to dominate our ecology, food and psyche". Mongabay.
  12. ↑ Cazar Baquero, Diego. 2022. "La tilapia: una especie invasora que se extiende en Ecuador sin controles del Estado". Mongabay.
  13. ↑ Allen, Mike. 2023. "Go fish: Top-selling live seafood not allowed in Nevada anymore". Fox 5.
  14. ↑ "Why Fish Are Dying in Lake Victoria". 2021. The Citizen.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]