Tomaszów Lubelski
| Tomaszów Lubelski | |||||
| Blazono | |||||
| Devizo: Lubię To Miasto (esperante Mi ŝatas tiun ĉi urbon) | |||||
|
| |||||
| urba komunumo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo | |||||
| Genitivo de la nomo | Tomaszowa Lubelskiego | ||||
| Provinco | Lublinio | ||||
| Distrikto | Distrikto Tomaszowski (Lubelski) | ||||
| Komunumo | Komunumo Tomaszów Lubelski | ||||
| Speco de komunumo | Urba | ||||
| Urba komunumo | Jes | ||||
| Fondita en | 1590 | ||||
| Urborajtoj | 1621 | ||||
| Koordinatoj | 50° 27′ N, 23° 25′ O (mapo)50.4523.416666666667Koordinatoj: 50° 27′ N, 23° 25′ O (mapo) | ||||
| Alto super la marnivelo | 258–307 m | ||||
| Areo | 13,33 km² | ||||
| Loĝantaro | 17709 (en 2020) | ||||
| Loĝdenso | 1 520 loĝ./km² | ||||
| Poŝtkodo | 22-600 | ||||
| Telefona antaŭkodo | 84 | ||||
| Aŭtokodo | LTM | ||||
| TERYT | 3060818011 | ||||
| Estro | Wojciech Żukowski | ||||
| Titolo de estro | Urbestro | ||||
| Adreso de estraro | ul. Lwowska 57 | ||||
| Poŝtkodo de estraro | 22-600 | ||||
| Ĝemelaj urboj | (Ukrainio) Kiwerci | ||||
| Komunuma retejo | http://www.tomaszow-lubelski.pl | ||||
Tomaszów Lubelski estas urbo en la provinco Lublinio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de la distrikto Tomaszów (Lublinio). Fine de 2019 en la urbo loĝis 19 035 personoj. Tradicie de dekkelkaj jaroj en la trian dimanĉon de septembro okazas solenaĵoj kun rekonstruo de la bataloj apud Tomaszów dum la dua mondmilito.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ urbiĝo en 1621, agnoskita de la reĝo Sigismondo la 3-a Vasa, vivis ĉ. 400 familioj. Ĉirkaŭ 1630 estis preskaŭ 4 mil loĝantoj kaj kelkaj gildoj. Fine de la 17-a jarcento judoj konsistis ĉ. 50% de loĝantaro. Ili ĉefe okupiĝis pri komerco. En la dua duono de la 18-a jarcento, rezulte de la dispartigoj de Pollando, Tomaszów ektroviĝis en la aŭstra aneksaĵo. En la jaroj 1794–1830 ekzistis tie konata produktejo de fajencoj. Dum Napoleonaj Militoj ektroviĝis en Varsovia Duklando, post Viena kongreso – en Kongresa Pollando. Tiam sub la rusa anekso.
En la 19-a jarcento dum la novembra ribelo kontraŭ la Rusa Imperio formiĝis volontula regimento, kaj dum la januara ribelo estis sidejo de lokaj regopovoj de la insurekcio.
La 20-an de januaro 1863 poloj okupis la strategie gravan urbon. Kvar tagojn poste eniris rusa taĉmento de kolonelo Emanov, kaj la 5-an de februaro 1863 masakris la loĝantojn. La 19-an de februaro estis elterigo. La 23 personoj estis mortigitaj, pafmortigitaj, tranĉitaj per sabroj, pikitaj per bajonetoj, kelkaj havis detranĉitajn fingrojn dum rabado de fingroringoj fare de kozakoj. Inter ili estis d-ro Żelkowski, kies korpon la mortigistoj ĵetis al flamanta domo kaj judino, mortinta pro vundoj.
En 1867 Tomaszów iĝis sidejo de distriktaj regopovoj kaj nombris apenaŭ 3614 homoj. En 1890 loĝis jam 7277 personoj.
En la 19-a jarcento ĉi tie estis garnizono de limgardantoj, nombranta fine de la jarcento 400 homoj kaj 300 ĉevaloj.

Post la reakiro de sendependeco kaj la pola-bolŝevika milito, la urbon vizitis marŝalo Józef Piłsudski. Sekvis la ekonomia kaj kultura disvolviĝo de la urbo, oni vastigis la hospitalon, starigis merkathalon, konstruaĵon por la distrikta konsilantaro kaj gimnazion. Eldoniĝis loka sendependa gazeto. Tiutempe, plejparto de la loĝantoj estis judoj. En 1931 ili konsistigis 54% de la loĝantaro.
Dum la germana invado en Pollando la 20-an de septembro 1939 la tritaga batalo de Tomaszów Lubelski finiĝis - armeoj "Kraków" kaj "Lublin" kapitulacis. Dum la germana okupado de Pollando preskaŭ duono de la loĝantoj estis murdita. Ĉi tiun batalon oni konsideras unu el la plej grandaj tankbataloj, kiujn la pola armeo partoprenis dum la dua mondmilito.
Post la milito la urbo estis rekonstruita el la detruoj, kaj en la 60-aj kaj 80-aj jaroj de la 20-a jarcento ĝi estis vastigata, interalie konstrui urban kulturdomon. Samtempe oni demoligis interalie la merkatajn halojn sur la placo.
Monumentoj
[redakti | redakti fonton]Listo de monumentoj protektataj de la leĝo (registritaj):

- urboplanado;
- preĝejo paroĥa dediĉita al La Anuncio de Nia Sinjorino – lignopreĝejo de 1627, rekonstruita en 1727, en la altaro estas pentraĵo de la Patrino de Dio de la Skalpro; apud la preĝejo estas historia trabar-kampanilejo el la 18a jarcento kaj paroĥa tombo (str. Królewska 1);
- ortodoksa katedralo dediĉita al Sankta Nikolao el 1889 (str. Rynek 13);
- tombo de la familioj Bujalski kaj Bohlen el la fino de la 19a/komenco de la 20a jarcento, en la paroĥa tombejo;
- vilao el 1934, nun stacio de la saninspektorato (str. Lwowska 51);
- konstruaĵo de la Distrikta Konsilio de Tomaszów – konstruaĵo el 1925, nun registro civila kaj Fako pri Edukado, Kulturo, Sporto kaj Civitanaj Aferoj (str. Lwowska 53);
- Domo de la Ligo de Terposedantoj, konstruaĵo el 1930, nun distrikta kortumo (str. Lwowska 55);
- „Tetrinkejo” – lignodomo el 1895 sur la Merkatplaco;
- lernejo, nun II Liceo Ĝeneraledukada, konstruaĵo konstruita inter 1923–1925 (str. Żwirki i Wigury 3).
Monumentoj neregistritaj:
- konstruaĵo de muzika lernejo.
Monumentoj malekzistantaj:
- juda preĝejo en Tomaszów Lubelski;
- juda preĝejo ĉe la strato Bożnicza.
Turismo
[redakti | redakti fonton]Turismaj atrakcioj:
- monumentoj de urbo,
- preĝejo el la mezo de la 19-a jarcento,
- Regiona Muzeo nome de Janusz Peter,
- Ĉambro de la Memoro pri Komunisma Teroro (tiel nomata Smocza Jama, eksa malliberejo de NKVD),
- juda tombejo,
- natura rezervujo Piekiełko,
- natura rezervujo Biała Góra (skiservo, vintraj konkursoj).
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]





