Saltu al enhavo

Trajnunuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
Klasika belga Trajnunuo de tipo 74
Image
Aŭtomotoro kun dizelmotoro de multobla unuo Bombardier Talent.

Trajnunuoj aŭ Multoblaj unuoj (TU aŭ MU) estas serioj de mem-pelitaj trajnveturiloj kapablaj ariĝi kun aliaj unuoj de sama aŭ simila tipo kaj ankoraŭ esti kontrolata de unu stirveturilo. Ofte tiuj estas pasaĝer-trajnserioj konsistaj el pli ol unu trajnero. Ununuraj mem-pelitaj trajnveturiloj (nomitaj ankaŭ relaŭto, rela motoraŭto aŭ relbuso) estas multoblaj unuoj se kapablaj funkcii kun aliaj unuoj.

Multoblaj unuoj estas klasitaj pro sia energifonto kaj estas de du tipoj: elektra trajnunuo (ETU) aŭ dizela trajnunuo (DTU). Dizel-energiaj unuoj povas esti klasitaj pro sia transmisitipo: dizel-elektra (DETU), dizel-mekanika (DMTU) aŭ dizel-hidraulika (DHTU).

Lokomotivoj uzantaj multobl-unuajn trajnkontrolojn ne estas Multoblaj unuoj.