Valentin Trifonov
| Valentin Trifonov | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 27-an de aŭgusto 1888 en Donskoj oblast' | ||||
| Morto | 15-an de marto 1938 (49-jaraĝa) en Moskvo | ||||
| Mortis pro | nenatura morto | ||||
| Lingvoj | rusa vd | ||||
| Ŝtataneco | Rusia Imperio Soveta Unio | ||||
| Partio | Komunista Partio de Sovetunio | ||||
| Familio | |||||
| Gefratoj | Yevgeny Andreevich Trifonov (en) | ||||
| Infanoj | Jurij Trifonov | ||||
| Parencoj | Mikhail Demin (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto • militisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Valentin Andreeviĉ TRIFONOV (ruse: Валентин Андреевич Трифонов; naskiĝinta la 8-an de septembro 1888 en la regiono de Novoĉerkassko, mortinta la 15-an de marto 1938 en Moskvo) estis sovetia politikisto kaj regimentestro de la Ruĝa Armeo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]En la aĝo de sep jaroj la filo de fervojteknikisto iĝis orfo; li frekventis metian lernejon en Majkopo en kiu li organizis strikon. En 1904 li fariĝis partimembro kaj ricevis la kromnomon Ĵenka Kazak. Partopreninte la revoluciojn de 1905 (i.a. en Rostovo ĉe Dono) kaj 1907 li batalis kontraŭ Anton Denikin dum la Rusia Enlanda milito. Poste li ekziliĝis je Siberio. Trifonov membris ĉe la Revolucia milita konsilio de la Tria armeo. Fine de la 1930-aj jaroj li iĝis viktimo de la Granda purigo kaj estis pafekzekutita. Aresto de li estis en daĉo en la 22-a de junio 1937.
Lia filo, la renomiĝinta verkisto Jurij Trifonov skribis en 1966 duondokumentan historion Отблеск костра / Otblesk kostra pri la sorto de la patro.[1][2]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- listo de la ekzekutitoj Arkivigite je 2021-02-09 per la retarkivo Wayback Machine vivintaj je Kaja Domo
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Vadim Rogovin: Die Partei der Hingerichteten (=Gab es eine Alternative?, 5), Mehring, Essen 1999, ISBN 3-88634-072-4, p. 562
- ↑ rusa teksto. Arkivita el la originalo je 2025-04-11. Alirita 2025-05-31 .

