Saltu al enhavo

Villar de Gallimazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image Por samtitola artikolo vidu la paĝon Villar de Gallimazo (stacidomo).
Villar de Gallimazo
Image
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 37320
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Augusto Samuel García Cifuentes
Demografio
Loĝantaro 192  (2025) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 57′ N, 5° 17′ U (mapo)40.954166666667-5.2888888888889Koordinatoj: 40° 57′ N, 5° 17′ U (mapo) [+]
Alto 857 m [+]
Areo 44,28 km² (4 428 ha) [+]
Image
Villar de Gallimazo (Provinco Salamanko)
Villar de Gallimazo (Provinco Salamanko)
DEC
Image
Situo de Villar de Gallimazo
Villar de Gallimazo (Hispanio)
Villar de Gallimazo (Hispanio)
DEC
Image
Situo de Villar de Gallimazo

Map

Alia projekto
Image Vikimedia Komunejo Villar de Gallimazo [+]
Image
Image
v • d • r

Villar de Gallimazo estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Peñaranda de Bracamonte en la nordoriento de la provinco kaj al la Municiparo Margañán.

Image
Romanika pordego de la preĝejo.
Image
Preĝejo Sankta Petro ad Vincula.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Villar de Gallimazo kaj Pedrezuela de San Bricho, okupas totalan areon de 44,28 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 196 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 37 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]