Saltu al enhavo

Villeneuve-d'Ascq

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Villeneuve
Image
Villeneuve-d'Ascq
komunumo

emblemo

Image
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Image Hauts-de-France
Departemento Image Nord
Arondismento Lille (Rijsel/Rysel)
Kantono Villeneuve-d’Ascq /​ Nieuwstad-Ast
Antaŭa regiono Image Nordo-Kaleza Markolo
Historia pejzaĝo Franca Flandrio
INSEE kodo 59009 [+]
Poŝtkodo 59491 • 59493 • 59650
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Gérard Caudron
Demografio
Loĝantaro 62 868  (2023) [+]
Loĝdenso 2 289 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 37′ N, 3° 9′ O (mapo)50.6227777777783.1441666666667Koordinatoj: 50° 37′ N, 3° 9′ O (mapo) [+]
Alto 29 m [+]
Areo 27,46 km² (2 746 ha) [+]
Image
Villeneuve-d'Ascq (Nord)
Villeneuve-d'Ascq (Nord)
DEC
Image
Lokigo de Nord en Francio
Situo de Villeneuve-d'Ascq
Villeneuve-d'Ascq (Lillo metropolo)
Villeneuve-d'Ascq (Lillo metropolo)
DEC
Image
Situo de Villeneuve-d'Ascq

Map

Alia projekto
Image Vikimedia Komunejo Villeneuve-d'Ascq [+]
Image
Image
v • d • r

Villeneuve-d'Ascq [vil.nœv.d‿ask] estas nova urbo konstruita dum la jaroj 1960-70 oriente de Lilo / Lille, en norda Francio, inter aro (plejmultaj ĉirkaŭ Parizo, sed ankaŭ kelkaj apud provincaj urbegoj) por malŝtopi tro densajn metropolojn dissemante urbanojn al malpli loĝataj modernaj flankaj urboj. En ĝi oni transloĝiĝis la universitatojn de Lilo, farante el ili kampusojn usonstile; la celo estis fari de Villeneuve d'Ascq urbo de universitatanoj kaj intelektaj profesiuloj. tamen la loĝloko ankaŭ havas historiajn konstruaĵojn - ekzemple la bela akvokastelo château de Flers tie situis jam antaŭe. La teritorio estas en la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. La nova urbo situas en la departemento Nord [nɔʁ], nederlande/flandre Noorderdepartement, en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais). Fine de 2023 en la komunumo vivis 62 868 loĝantoj sur areo de 27,46 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 289 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Lille (france Arrondissement Lille, nederlande Arrondissement Rijsel respektive okcidentflandre Arroundissement Rysel), kaj ĝi estas la administra centro de samnoma kantono Villeneuve-d’Ascq /​ Nieuwstad-Ast.

En Villeneuve d'Ascq troviĝas grava muzo pri moderna arto.

Image
la katolika kirko
Image
loka akvokastelo château de Flers

Esperanta vivo

[redakti | redakti fonton]

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 15 voĉojn (0,09% de voĉoj) en 2004, 41 voĉojn (0,26% de voĉoj) en 2009 kaj 43 voĉojn (0,27% de voĉoj) en 2014.

Tie estas klubo

Ĝemelaj urboj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]