Saltu al enhavo

Vinilkosmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vinilkosmo
Image
diskeldonejo Redakti la valoron en Wikidata
Dum 10-a de majo 1990 - nekonata/nuntempe
Jura formo entrepreneur individuel
Fondintoj Floréal Martorell vd
Sidejo Donneville
Lando Francio
TTT Oficiala retejo
Image
Image
v • d • r
Image
La oficejo de Vinilkosmo.
Image
La studio de Vinilkosmo.

Vinilkosmo estas eldonejo kaj disvendejo de Esperanto-muziko, prizorgata de Floréal Martorell. Ĝi situas en Donneville, apud Tuluzo en Francio. En la plurlingva retejo de Vinilkosmo eblas rekte mendi ties eldonaĵojn kaj aliajn vendatajn kompakt-diskojn kaj kasedojn. Vinilkosmo eldonis ankaŭ Rok'Gazet.

La unuaj eldonaĵoj de Vinilkosmo aperis en 1990 (kompilo de Amplifiki kaj La Rozmariaj Beboj) kaj 1995. Intertempe eldoniĝis pli ol 30 muzikalbumoj.

En la nokto inter la 18-a kaj 19-a de septembro 2011 estis fajrego en la ejoj de Vinilkosmo, kio ĝin grave damaĝis.[1]

Je la la 10-a de januaro 2022[2] kaj je la 11-an de februaro 2026 inundo damaĝis la sidejon de Vinilkosmo. [3]

Vinilkosmo abonklubo

[redakti | redakti fonton]

Ekde 2007 la diskeldonejo eksuferis pro la “diskokrizo”. Estis drasta disfalo de la vendoj. Vinilkosmo adaptiĝas al la evoluo proponante solvojn por daŭrigi produktadon de esperanto-muziko. Tial en junio 2009, la retejo vinilkosmo-mp3.com kreiĝis por vendi virtualajn albumojn.

Sed la vendado de virtuala albumo tute ne estas komparebla kun la antaŭa vendado de KDoj. La nuntempa epoko lasas la paŝon al la elsendfluo (streaming) por aŭskulti muzikon. Helpe de partnero 1D touch, ili havis eblecon lanĉi novan koncepton: la Vinilkosman Abonklubon. Temas pri klubo por aboni Esperanto-muzikon laŭ diversaj abonformuloj. 1D touch (1D tuŝ) estas elsendflua platformo dediĉita al la sendependa kulturkreado.

Tiu ĉi netipa kaj justa elsendfluejo strebas reinventi novajn kundividajn regulojn de la valoro en la bita erao por la subteno de la artistoj kaj sendependaj produktistoj. La kutima elsendfluo pagas la artistojn malmultege. Kompareble 1D touch pagas 40-oble pli la artistojn ol Spotify kaj Deezer.[4]

Dum 13 jaroj, de 2012 ĝis 2025, Vinilkosmo kunlaboris kun la internacia muzikeldonejo Believe Music.[5]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Katastrofo ĉe Vinilkosmo (esperante). La Balta Ondo (2011-09-19). Alirita 2012-01-05 .
  2. ↑ "La studio de Vinilkosmo trafita de inundo" - libera folio 2022-01-17
  3. ↑ "Duobla katastrofo ĉe Vinilkosmo" - libera folio 24a februaro 2026
  4. ↑ https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo/abonoj-abonklubo.html
  5. ↑ Esperanto-muziko povas malaperi el la reto, Libera Folio, la 16-an de decembro 2025.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • EUROKKA
  • Esperanto-muziko
  • La internacia muzikeldonejo Believe Music, kun kiu Vinilkosmo kunlaboris dum 13 jaroj,[referencon vidu supre] ankaŭ subtenas multajn aliajn startantajn muzikoforĝejojn, kiel ekz. la hungaran projekton Dunst Records, kiuj do konsidereblas kolegoj de Vinilkosmo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.