Saltu al enhavo

Zilda Gama

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zilda Gama
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1878 (1878-03-11)
en Juiz de Fora
Morto 10-an de januaro 1969 (1969-01-10) (90-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata
Image
Image
v • d • r
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Zilda Fama estis brazila instruistino, spiritistino kaj mediumino. Ŝi naskiĝis la 11-an de marto 1878 en Juiz de Fora, en la subŝtato Minas-Ĝerajso kaj en la sudorienta regiono de Brazilo, kaj mortis en la aĝo de 90 jaroj la 10-an de januaro 1969 en Rio-de-Ĵanejro.

Image
kobrilpaĝo de la libro En Ombro kaj en Lumo de 1957

En Esperanto konatas ekzemple ŝia libro En Ombro kaj en Lumo de 1957. Laŭ la subtitolo, la libroteksto estis diktita de la spirito Viktor Hugo al Zilda Gama kiel mediumino. La verko unue aperis portugallingve. Tradukita de Luiz da Costa Porto Carreiro Neto, Brazila Spiritisma Federacio eldonis esperantlingvan version en la jaro 1957 en Rio-de-Ĵanejro. La libro funkcias ankaŭ kiel ekzemplo de literatura traduko el Esperanto al nacia lingvo: Vlado Sládeček tradukis la tekston el Esperanto al la ĉeĥa lingvo; la ĉeĥa libro publikiĝis en 2003 en eldonejo de Bratislavo, Slovakio.