Saltu al enhavo

Gardisto

El Vikicitaro
(Alidirektita el Gardanto)
Gardisto
Gardisto
Gardisto
Aliaj projektoj
Image Gardisto en Vikipedio
Image Gardisto en Komuneja kategorio
Image Gardisto en Vikivortaro

Gardisto estas homo kies okupo estas gardi, do zorgi, ke ies vivo ne venu en danĝeron; zorgi, por evitigi al iu malbonon; zorgi, ke io restu bonstata, ne difektiĝu; zorgi, ke iu ne forkuru, ne kaŭzu danĝeron; ŝirmi, evitigi danĝeron aŭ malbonon; teni nedifektita aŭ neŝanĝita; observi, ne forgesi aplikadon de io.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« Ni ŝirmas anĝelon ene de ni. Ni devas esti la gardantoj de tiu anĝelo. »
— Jean Cocteau

Elias Canetti

[redakti]
Citaĵo
« La dentoj estas la armitaj gardantoj de la buŝo. Spaco de la buŝo estas malvasta — tio estas prabildo de ĉiuj malliberejoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Silentado izolas — la silentanto estas pli soleca ol la parolanto. Tiel al li estas aljuĝata la potenco de aparteneco. Li estas gardanto de trezoro kaj la trezoro estas en li. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Gravas klare konscii: la oficialaj murdistoj estas des pli kontentaj, ju pli da ordonoj kondukas rekte al la morto. Eĉ la vivo de la mallibereja gardisto estas pli malfacila ol tiu de la ekzekutisto. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Zamenhofa proverbaro

[redakti]
Image Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Sen rigardo, sen gardo. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ

[redakti]