Stefan Radt
| Stefan Radt | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Stefan Lorenz Radt |
| Naskiĝo | 4-an de aŭgusto 1927 en Berlino |
| Morto | 22-an de novembro 2017 (90-jaraĝa) |
| Mortokialo | aorta aneŭrismo |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando Germanio |
| Alma mater | Universitato de Amsterdamo |
| Okupo | |
| Okupo | klasika filologo lingvisto universitata instruisto helenisto |
Stefan RADT estas germandevena nederlanda klasika filologo. Li naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1927 en Berlino kaj mortis en aĝo de 90 jaroj la 22-an de novembro 2017. Sian altlernejan edukon li akiris en la universitato de Amsterdamo.
Interalie li estas unu el tri respondeculoj, kun la kolegoj Bruno Snell kaj Richard Kannicht, kiuj publikigis filologie renoman kolekton de dise konserviĝintaj fragmentoj de malnovgrekaj tragediverkistoj, nomata Tragicorum Graecorum Fragmenta. Inter 1971 kaj 2004 la tekstoj estis surmerkatigitaj en kvin volumoj, ĉe la eldonejo Vandenhoeck & Ruprecht en Göttingen, Malsupra Saksio, Germanio.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Stefan Radt kiel 10-jara knabo elmigris el Germanio al Nederlando en 1937 kun siaj gepatroj, la kemiisto Fritz Radt (1893–1978) kaj lia devene juda edzino Jula Radt, denaske Cohn (1894–1982), kaj loĝis en Amsterdamo. Kun la helpo de la nederlanda rezista movado, li sukcesis kaŝiĝi de la germanaj okupantoj ekde 1943. Dum tiu ĉi tempo de kaŝado, li mem lernis la antikvan grekan lingvon uzante lernejajn lernolibrojn. De 1946 ĝis 1953, 19- ĝis 26-jara, li studis klasikan filologion ĉe la universitato de Amsterdamo. De 1954 ĝis 1955, li vojaĝis al Kembriĝo, Romo kaj Grekio per stipendio. Li poste laboris kiel mezlerneja instruisto en Hilversum ĝis 1956. En 1958, li doktoriĝis pri filozofio per sia disertaĵo "La dua kaj sesa peana kanto de Pindaro".
De 1958 ĝis 1960, Radt laboris pri la "Leksikono de Frua Greka Epopeo" ĉe la universitato de Hamburgo. En 1960, li fariĝis docento pri klasika filologio en Amsterdamo. En 1967, li estis nomumita plena profesoro pri greka lingvo kaj literaturo ĉe la universitato de Groningen, kie li instruis ĝis sia emeritiĝo en 1987. Dum sia emeritiĝo, li laboris pri sia kritika eldono de la verkaĵo "Geografio" de Strabono en dek volumoj (kun germana traduko kaj komentario), kiu, malgraŭ relative malgranda preskvanto, povis esti publikigita danke al financado de la Germana Esplorfonduso.
Interalie li estis membro de la Reĝa Nederlanda Akademio de Artoj kaj Sciencoj. Radt estis konsiderata simbola figuro de nederlanda-germana amikeco.

