Privacy Badger
| Privacy Badger | ||
|---|---|---|
| libera programaro etendaĵo por Google Chrome aldonaĵo por retumilo etendaĵo por Firefox | ||
| Komenco | 1-a de majo 2014 vd | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
Privacy Badger estas libera kaj malfermkoda retumila etendaĵo por Google Chrome, Mozilla Firefox, Opera kaj Firefox por Android kreita de Electronic Frontier Foundation (EFF).
Ĝia celo estas ekvilibra aliro al interreta privateco inter konsumantoj kaj provizantoj de enhavo per blokado de reklamoj kaj spur-kuketoj, kiuj ne respektas la agordon "Ne Spuru Min" en la retumilo de uzanto. Kvankam iom da ĝia kodo baziĝas sur Adblock Plus, Privacy Badger nur blokas tiujn reklamojn, kiuj enkorpigas spurilojn.
La versio alfa estis liberigita la 1-an de majo 2014, sekvita de versio beta la 21-an de julio 2014. En aprilo 2017, la EFF anoncis ke Privacy Badger superis milionon da uzantoj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Laŭ EFF: "Se reklamanto ŝajnas spuradi vin trans multaj retejoj sen via permeso, Privacy Badger aŭtomate blokas, ke tiu reklamanto ŝarĝas pluan enhavon el via retumilo. Por la reklamanto ŝajnas, ke vi subite malaperis."
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Tradukfonto
[redakti | redakti fonton]| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Privacy Badger" en la angla vikipedio (fonta versio 854635328). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |

