Saltu al enhavo

Đồng Hới

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
Đồng Hới
Image
provinca urbo de Vjetnamio
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 160 325  (2013) [+]
Loĝdenso 1 031 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 17° 29′ N, 106° 36′ O (mapo)17.483333333333106.6Koordinatoj: 17° 29′ N, 106° 36′ O (mapo) [+]
Areo 155,54 km² (15 554 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Đồng Hới (Vjetnamio)
Đồng Hới (Vjetnamio)
DEC
Image
Situo de Đồng Hới

Map

Alia projekto
Image Vikimedia Komunejo Dong Hoi [+]
Image
Image
vdr

Dong Hoi - vjetname Đồng Hới estas administra urbo de Provinco Quảng Bình en Vjetnamio kaj universitata urbego.

Image
Aerfoto pri Đồng Hới
Image
Plaĝo en Đồng Hới
Image
Vido en Đồng Hới

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Đồng Hới situas laŭ rivero kaj laŭ la Sudĉina Maro en meza parto de la lando. La marbordo estas 12 km. longa. Huế troviĝas en distanco de (en km-oj) 154, lando Laoso 180, Đà Nẵng 232, Nam Định 328, Hải Phòng 373, Hanojo 401, Hạ Long 416, Qui Nhơn 500, Nha Trang 645, Đà Lạt 648, Biên Hòa 729, Phan Thiết 747, Ho-Ĉi-Min-urbo 751, Vũng Tàu 797, Long Xuyên 802, Cần Thơ 836, Rạch Giá 849 km.

Image
Enirejo de la citadelo en Đồng Hới

Arkeologia elfosejo en tiu areo pruvis, ke homoj vivis tie jam en la ŝtonepoko. Inter 1558-1775 Vjetnamio estis dividita en du landoj, Đồng Hới estis grava defendejo de la norda parto. Dum la unua Hindoĉinia Milito en la 1950-aj jaroj la loka aerbazo estis uzita fare de la francoj. Dum la Vjetnama milito en 1965 Đồng Hới estis grandparte detruita per bombadoj fare de Usono. En 1972 denove okazis granda batalo inter usonaj ŝipoj kaj vejnamiaj aviadiloj. Post falo de Sajgono en 1975 Provinco Quảng Bình estis kunfandita en Provincon Bình Tri Thien. En 1990 Bình Tri Thien denove estis disigita en tri provincojn kiel ĝi estis antaŭe. Đồng Hoi tiam iĝis la ĉefurbo de Quảng Bình provinco.

En la ĉirkaŭaĵo de Đồng Hới oni vivas el agrikulturo, en la urbego el industrio, turismo, iom da servoj kaj iomete el agrikulturo. En la urbego 98 hoteloj funkcias.

Đồng Hới estas atingebla per flugmaŝinoj, aŭtoj, trajnoj kaj ŝipoj. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Image
Ruinaĵo en Đồng Hới

Đồng Hới situas en musona klimato. En la urbego pluvas en la plena jaro 2090 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed inter septembro-novembro pluvegas. La meza jara humido estas proksimume 84%.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]