Saltu al enhavo

Irana milito de 2026

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Irana milito de 2026 estas aktuale daŭranta milito okazigita de atakoj de Usono kaj Israelo kontraŭ Irano. Usonaj kaj israelaj aviadiloj suprizatakis plurajn urbojn kaj aliajn lokojn en Irano la 28-an de februaro 2026, mortigante la Superan Gvidanton Ali Ĥamenei kaj plurajn aliajn iranajn registaranojn. Irano responde atakis Israelon, usonajn militobazojn, kaj samregionajn landojn aliancitajn kun Usono.

Post la komenco de la mezorienta krizo (d) en 2023, Irano kaj Israelo atakis unu la alian per misiloj en 2024, kaj Israelo kaj Usono aviade atakis Iranon en la "Dekdutaga Milito" en junio 2025. En januaro 2026, iranaj sekurecaj fortoj mortigis milojn da manifestaciantoj dum la plej grandaj manifestacioj (d) post la Irana Revolucio, kaj la usona prezidanto Donald Trump minacis militon kiel venĝon pro la masakroj. Usono faris sian plej grandan armean koncentriĝon en Mezoriento post la usona invado de Irako en 2003, samtempe okazigante malrektajn interparolojn pri la irana nukle-teknologia programo en Februaro[1]

La surpriza uson-israela atako, farita dum interparoloj ankoraŭ okazis, mortigis Ĥamenei, aliajn iranajn registaranojn kaj civilulojn.[2][3][4] Sekvaj atakoj damaĝis militobazojn, registarajn konstruaĵojn, lernejojn, malsanulejojn, kaj kulturan heredaĵon.[5] Irano rebate lanĉis centojn da droneoj kaj balistikaj misiloj kontraŭ celoj en Israelo kaj usonaj militobazoj en Barejno, Jordanio, Kuvajto, Kataro, Saud-Arabujo, Turkujo, kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.[6][7] Ĝi trafis civilajn instalaĵojn en Azerbajĝano,[8] Kurdujo, kaj Omano.[9] Droneo atakis la britan militobazon ĉe Akrotiri en Kipro.[10] Samtempe la Israel-hizbulaha milito reintensiĝis kiel la Libana milito de 2026.[11][12]

Usonaj postenuloj de la administracio de Trump liveris diversajn sinkontraŭdirajn pravigojn de la milito,[13], laŭ kiuj ĝi celis defendi kontraŭ baldaŭa danĝero de irana atako, malebligi iranan rebaton kontraŭ usonaj posedaĵoj post atendata israela atako kontraŭ Irano,[14][15][16][17] detrui la balistikmisilan programon kaj armeon de Irano, malebligi ke Irano konstruu nuklean armilon,[18] akiri iranajn naturajn resursojn,[19]ŝanĝi la reĝimon en Irano pere de la iranaj kontraŭregistaraj movadoj.[20][21][22][23] Kaj la irana registaro kaj anoj de la Pentagono kontraŭis la aserton, ke Irano estis pretiganta atakon.[24][25] IAEA diris, ke ĝi ne havas la aliron bezonatan por kontroli, ĉu la nukleteknologia programo de Irano estas eksklude paca, sed ke ne estas indikoj de struktura programo pri nukleaj armiloj en la momento de la atakoj.[26] Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, kaj pluraj neatakataj landoj kondamnis la uson-israelajn atakojn kaj poste la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj faris rezolucion kondamnantan la rebatajn atakojn de Irano kontraŭ persagolfaj landoj.[27] Kritikantoj de la milito, interalie spertuloj pri juro kaj internaciaj rilatoj, priskribis la atakojn kontraŭ Irano kiel malrespekton de irana suvereneco[28][29] laŭ internacia juro,[30][31] agon de usona imperiismo,[32][33] kaj kontraŭleĝajn laŭ usona nacia juro.[34]

La milito kaŭzis tujan altiĝon de la prezo de nafto kaj de tergaso, vastajn malordojn en aviado kaj turismo, kaj malstabilecon en financaj merkatoj. Irano blokis la Hormuzan Markolon kaj atakis energiproduktan infrastrukturon, kio perturbis liveradon de nafto kaj tergaso tutmonde.[35]

Atakoj kaj mortoj

[redakti | redakti fonton]

La lanĉado de balistikaj misiloj fare de Irano malrapidiĝis de la komenco de la milito ĝis la 4-a de marto, laŭ la supozo de eksterlandaj analizantoj pro elĉerpiĝo de la stoko da misiloj kaj lanĉiloj kaj pro strategio ŝpari materialon por longa militado.[36] Laŭ aserto de militista fonto la 5-an de marto 2026 al Persa Novaĵagentejo, Irano estis lanĉinta 500 balistikajn aŭ ŝipajn misilojn kaj preskaŭ 2000 droneojn post la 28-a de februaro. El tio preskaŭ 40 % celis Israelon kaj preskaŭ 60 % usonajn instalaĵojn en la regiono.[37]

Armeanoj kaj registaranoj

[redakti | redakti fonton]

CBS News raportis ke "militinforma fonto kaj armea fonto diris al CBS News" la 28-an de februaro 2026 ke la atakoj mortigis 40 iranajn oficulojn, sed ne "klarigis ĉu ĉi tiuj estis en unu loko aŭ pluraj".[38][39] La irana ministerio pri eksterlando raportis ke la armeo perdis kontakton kun kelkaj unuoj, kiuj do agas laŭ malnovaj ĝeneralaj instrukcioj.[40] La 13-an de marto la israela armeo taksis, ke 3000-4000 iranaj armeanoj kaj komandantoj estas mortigitaj.[41] La 18-an de marto la Organizo Hengaw por Homaj Rajtoj taksis ke pli ol 4800 iranaj militistoj estas mortigitaj.[42]

Civiluloj

[redakti | redakti fonton]
Image
Savantoj kaj lokanoj serĉas en la ruino de la knabina bazlernejo de Minab detruita de Usono

La 28-an de februaro, laŭ irana raporto, la usona atako detruis la knabinan bazlernejon Shajareh Tayyebeh (d) en Minab.[43] La lerneja domo estis proksima al la milita instalaĵo Sayyid al-Shuhada kaj iam estis parto de ĝi.[44][45] Neniu sendependa fonto konfirmis la nombron da mortoj,[46][47] sed iranaj ŝtataj informiloj diris ke la atako mortigis 180 homojn, plejparte lernejanojn, kaj vundis 95.[48][49] Laŭ la ŝtataj informiloj, miloj da homoj ĉeestis la enterigon de la mortigitoj.[50] Parolanto de la Irana ministerio pri eksterlando nomis la atakon militkrimo farita de Israelo. Israelo malagnoskis la atakon. CENTCOM konfirmis, ke ĝi faras internan enketon.[51] Laŭ indikoj konstatitaj de usonaj enketantoj[52][53] kaj The New York Times, la atakon kredeble faris Usono.[54] Krome, filmo montris usonan misilon Tomahawk trafanta konstruaĵon apud la lernejo.[55] La 11-an de marto The New York Times raportis ke provizoraj konstatoj en farata enketo indikas, ke Usono faris la atakon elektante la celon laŭ malaktualaj informoj.[56] Fakuloj pri homaj rajtoj ĉe UN priskribis la atakon kiel eblan militkrimon laŭ la Statuto de Romo.[57]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "US-Iran talks end with no deal but potential signs of progress", Reuters, 26 February 2026.
  2. "How Trump Decided to Go to War", The New York Times, 3-a de marto 2026.
  3. Fabian, Emanuel, "Satellite image shows destruction of Khamenei's compound", The Times of Israel, 28-a de februaro 2026. (en-US)
  4. Live Updates: U.S. and Israel attack Iran (en-us) (28-a de februaro 2026). Alirita 17-a de marto 2026 .
  5. Iranian schools, hospital and landmarks among civilian sites hit during US-Israeli strikes (6-a de marto 2026). Alirita 6-a de marto 2026 .
  6. "Smoke seen in Bahrain, Qatar and Kuwait as Iran retaliates against strikes", Associated Press, 28-a de februaro 2026.
  7. "See where U.S., Israeli strikes have hit Iran and where Iran has retaliated", 28-a de februaro 2026. (en-US)
  8. Azerbaijan threatens to respond after Iranian drones hit airport and near school. The Times of Israel (5-a de marto 026).
  9. "Dubai airport, iconic Burj Al Arab hotel damaged in Iranian missile strikes", Reuters, 28-a de februaro 2026.
  10. "Two drones intercepted heading for RAF base, Cyprus says", BBC News, 2-a de marto 2026. (en-GB)
  11. "Hezbollah claims responsibility for attack on Israel", Al Jazeera English, 2-a de marto 2026.
  12. "Israel attacks central Beirut in escalation of deadly assault on Lebanon", Al Jazeera English, 12-a de marto 2026. (angle)
  13. Sarovic, Alexander, "(S+) Trump und Iran: Präsident siegessicher, Kriegsziel unbekannt", Der Spiegel, 11-a de marto 2026. (germane)
  14. Stein, Chris, "US strikes on Iran triggered by Israel's plan to launch attack, Rubio says", The Guardian, 3 March 2026. (en-GB)
  15. "US House speaker: Israel's determination to strike Iran left Trump with a 'very difficult' decision", The Times of Israel, 3-a de marto 2026. (en-US)
  16. "How Trump Decided to Go to War", The New York Times, 2-a de marto 2026. (en-US)
  17. "For Israel's Netanyahu, Trump grants wishes, but his support carries risks", The Washington Post, 8-a de marto 2026. (en-US)
  18. "Read Trump's full statement on Iran attacks", PBS News, 28-a de februaro 2026.
  19. "GOP Sen. Lindsey Graham Brags 'We Are Going to Make a Ton of Money' on Iran War". People. 9-a de marto 2026. Retrieved 10-a de marto 2026. {{cite magazine}}: Check date values in: |access-date= and |date= (help)
  20. Magid, Jacob, "Trump indicates goal of Iran strikes is to topple regime; tells Iranian people: 'When we're finished, take over your government'", The Times of Israel, 28-a de februaro 026. (en-US)
  21. "Trump's Case for War With Iran Faces Growing Scrutiny", The Wall Street Journal, 2 March 2026. (en-US)
  22. Glasser, Susan (2-a de marto 2026). "Can Donald Trump Win a War with Iran If He Can't Explain Why He Started It?". The New Yorker. Retrieved 5-a de marto 2026. {{cite magazine}}: Check date values in: |access-date= and |date= (help)
  23. "White House says Trump's 'feeling based on fact' that Iran posed an imminent threat led to strikes. White House press secretary Karoline Leavitt said President Donald Trump's decision to launch Operation Epic Fury was based on the 'cumulative effect' of threats and his feeling 'based on fact' that Iran posed an imminent and direct threat", 4-a de marto 2026.
  24. . Exclusive: Iran's Deputy Foreign Minister Rejects Trump's 'Big Lie' About Why He Went to War (angle) (3-a de marto 2026). Alirita 5-a de marto 2026 .
  25. Pentagon tells Congress no sign that Iran was going to attack US first, sources say. Reuters (1-a de marto 2026). Alirita 11-a de marto 2026 .
  26. "Iran Has No Structured Program to Build Nuclear Weapons, IAEA Says", The Wall Street Journal. (en-US)
  27. "How the world has reacted to US and Israeli strikes on Iran", BBC News, 28-a de februaro 2026. (en-GB)
  28. Schneid, Rebecca (28-a de februaro 2026). "How the World Is Reacting to the Attack on Iran". Time (in angla). Retrieved 1-a de marto 2026. {{cite magazine}}: Check date values in: |access-date= and |date= (help)
  29. "Donald Trump tries to defy troubled history of US interventions in Middle East", Financial Times, 1-a de marto 2026.
  30. Siddique, Haroon, "What is the legality of the US and Israeli attacks on Iran?", The Guardian, 2-a de marto 2026. (en-GB)
  31. US, Israel defend strikes at UN as Iran alleges 'war crime'. Alirita 2-a de marto 2026 .
  32. . Trump's Iran Strikes Usher in an Era of Unrestrained American Power (1 March 2026).
  33. . The Geopolitical Implications of the Iran War (en-US) (9 March 2026). Alirita 10-a de marto 2026 .
  34. . 'Might makes right'? Why experts have fears for rule of law (en-US). Alirita 17-a de marto 2026 .
  35. "Oil Shipments in Persian Gulf Already Disrupted by Iran Attack", The New York Times, 28-a de februaro 2026.
  36. Clover, Charles, "Rate of Iranian ballistic missile launches is declining, western officials say", Financial Times, 4-a de marto 2026.
  37. "Report: Iran launched more than 500 missiles, 2,000 drones since Saturday", Haaretz, 5-a de marto 2026.
  38. LaPorta, James, "About 40 Iranian officials killed in strikes, sources say", CBS News, 28-a de februaro 2026. (en-US)
  39. "CBS reports 40 Iranian officials killed in strikes", BBC News, 1-a de marto 2026. (en-GB)
  40. Iran military units acting independently, Foreign Minister says (angle) (1-a de marto 2026). Alirita 2-a de marto 2026 .
  41. Israeli military says 4,000–5,000 Iranian forces killed in strikes so far (angle) (13-a de marto 2026). Alirita 15-a de marto 2026 .
  42. Death toll hits 5,300, including 511 civilians, in first 18 days of war: Hengaw’s fifth report (angle) (13 March 2026). Alirita 18 March 2026 .
  43. "Over 50 killed in strike on girls' elementary school in Iran", Al Jazeera English, 28-a de februaro 2026. (angle)
  44. "Strike on Girls' School Kills at Least 175, Iranian State Media Says", The New York Times, 1-a de marto 2026.
  45. "Who bombed a girls' school in Iran? A visual investigation", CBC News, 4-a de marto 2026. (angle)
  46. El Chamaa, Mohamad, "U.S. military investigating reports of fatal strike on Iranian girls' school", 28-a de februaro 2026. (angle)
  47. "US and Israel launch attack on Iran, as Trump says 'major combat operations' under way", BBC News, 28-a de februaro 2026. (en-GB)
  48. "Around 180 sailors were onboard the distressed Iranian naval ship 'IRIS Dena' off Galle- FM", The Morning, 4-a de marto 2026.
  49. El Damanhoury, Kareem, "Death toll at girls' school hit in strike rises to 148", CNN, 1-a de marto 2026.
  50. "Iran Live Updates: Trump Says U.S. Went to War to Pre-empt Iranian Attacks", The New York Times, 3 March 2026.
  51. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj  (perse). Alirita 28-a de februaro 2026 .
  52. "Trump blames Iran for school strike – as US investigators point to American bomb", The Independent, 8-a de marto 2026. (angle)
  53. "United States was "likely" responsible for bombing of girls' school in Iran, per early U.S. assessment", CBS News, 8-a de marto 2026. (en-US)
  54. "Analysis suggests US behind school strike that killed at least 165: Report", Al Jazeera English, 4-a de marto 2026.
  55. "Video shows US Tomahawk missile hit base next to bombed Iranian school", The Guardian.
  56. Barnes, Julian E., "U.S. at Fault in Strike on School in Iran, Preliminary Inquiry Says", The New York Times, 11-a de marto 2026. (en-US)
  57. UN experts strongly condemn deadly missile strike on girls' school in Iran, call for independent investigation (6-a de marto 2026).