Saltu al enhavo

Horzono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
Image
Horzonoj dividantaj mapon.

La horzono estas segmento de la tersurfaco, kie la sama hortempo validas. Tio lokiĝas en ideala kazo laŭlonge de la sama meridiano. Por tio tradicie validas la Grenviĉa Meza Tempo, GMT (el la angla Greenwich Mean Time). La moderna posteulo de GMT estas Universala Tempo Kunordigita (UTK, ankaŭ konata kiel UTC ekster Esperantujo).

Ĉar la Tero turniĝas de okcidento orienten, irante de unu horzono al apuda en orientena direkto, oni devas adicii unu horon. Male, irante al okcidenta direkto, oni devas subtrahi unu horon. La meridiano de 180°, konata kiel Internacia datlinio, markas la ŝanĝon de tago kaj dato.

Enkonduko

[redakti | redakti fonton]
Image
Mapo de 1913 de horzonoj de Usono, montranta limojn tre diferencajn el la nuntempaj.

Origine ĉiu pli granda loko havis la propran hortempon, kiu estis sinkronigita certagrade al la suno. Se la suno staras sur la zenito, estas la 12-a horo tagmeze.

Se iu sekvas sur mondmapo perfingre la direkton al oriento, tiu antaŭpaŝas en la tempo (kaj kompreneble en la okcidenta direkto la tempo retroiras). Tiu tempovojaĝo do trafas limon, la tiel nomitan datlinion, kiun transirante orienten oni gajnas unu tagon (transirante okcidenten oni perdas tagon).

Post apero de trajnoj kaj la enkonduko de vojaĝplanoj, la malnova temposistemo montriĝis tro komplika, ĉar oni devis ĉiam atenti pri la tempoŝanĝoj en la horaroj. Tiel oni decidis enkonduki unuecan tempon por ĉiu lando. Rezulte de la internacia konferenco de 1884, oni disdividis la teron je 24 horzonoj, tiel ke la diferenco de du zonoj estis 60 minutoj aŭ unu horo. Pure matematike, ĉiu tempozono ampleksas strion de 15 longitudaj gradoj sur la tera surfaco.

La horzonoj estas aranĝitaj laŭ la hortempo de Grenviĉo/Londono, kiu situas sur la 0-a longituda grado, ĝin oni nomas GMT, Grenviĉa Meza Tempo. De tie kalkuliĝas diferencoj al la aliaj tempozonoj.

Ĉiu ne tro granda lando estis aranĝita al unu tempozono. La grandaj landoj havas plurajn tempozonojn, ekzemple Rusio havas 9, Kanado kaj Usono 6, Brazilo 4, Aŭstralio 3 kaj Meksiko 2 tempozonojn. Ĉinio tamen havas nur unu, la Pekinan Tempon kiu kovras kvin horzonojn.

Ekzistas landoj kaj regionoj, kiuj havas specialajn tempozonojn. Irano havas ekz. 4,5 horojn, Barato 5,5 horojn, du regionoj de Aŭstralio 9,5 horojn antaŭ GMT. La kaŭzo de tiuj specialaj horzonoj estas ĉiam politika-historia.

Politiko kaj tempo

[redakti | redakti fonton]
Image
Hipotezaj horozonoj en Eŭropo kaze ke ĉiu lando sisteme apliku la mezan sunan tempon de tie, kie troviĝas la ĉefa parto de la lando (UTC-1, UTC, UTC+1, UTC+2, UTC+3).

Ankaŭ hodiaŭ havas la horzono iun politikan guston kelkloke. En EU la plimulto de la landoj apartenas al la Centr-Eŭropa Tempo (CET), kiu estas unu horo antaŭ UTC. Portugalio, Britio, Irlando kaj Islando uzas la Okcident-Eŭropan tempon (WET). Finnlando kaj Greklando uzas la Orient‐Eŭropan tempon (EET) (+ 2 horoj al UTC), kvankam oni ĉiam strebis aligi tiujn landojn al CET. Tiu ŝato de la CET kondukas al tio, ke la suno atingas la zeniton sur la nord-okcidenta marbordo de Hispanio nur post la 13a horo kaj kontraŭ tio je la 11a horo en orienta Pollando.

Image
Horozonoj en Ĉinio antaŭ 1949

En Ĉinio, kie la lando trapasas teorie 5 horzonojn, oni uzas nur unu por la tuta lando, kiu signifas +8 horoj al UTC. Antaŭ 1949, ekzistis en la lando kvin horozonojn kaj la registaro decidis konservi tiun de Pekino.


UTC−12:00

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-12:00.

UTC−11:00, X

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-11:00.

UTC−10:00, W

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-10:00.
Image
La Aleutaj insuloj en la norda Pacifiko.

UTC−09:30, V†

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-09:30.
Image
La Markiz-insuloj en la Pacifiko.

UTC−09:00, V

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-09:00.

UTC−08:00, U

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-08:00.
Image
UTC−08:00
Image

UTC−07:00, T

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-07:00.
Image
Brita Kolumbio en Kanado.

UTC−06:00, S

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-06:00.
Image
Manitobo en Kanado.
Image
Gvatemalo en Centrameriko.

UTC−05:00, R

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-05:00.
Image
Kebekio en Kanado.
Image
Haitio en Karibio.

UTC−04:00, Q

[redakti | redakti fonton]
Image
Bolivio en Sudameriko.
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-04:00.
Image
Gujano en Sudameriko.

UTC−03:30, P†

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-03:30.

UTC−03:00, P

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-03:00.
Image
Argentino en Sudameriko.

UTC−02:00, O

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-02:00.
Image
Fernando de Noronha en plej orienta Sudameriko.

UTC−01:00, N

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-01:00.

UTC±00:00, Z

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC±00:00.
Image
Mapo de Afriko kun emfazitaj okcidentafrikaj landoj, ĉiuj en UTC±00:00.

UTC+01:00, A

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+01:00.
Image
Mapo de Eŭropo kun emfazitaj centreŭropaj landoj, ĉiuj en UTC±01:00, same kiel tiuj pli nordaj kaj tiuj pli sudaj.
La landoj de Centra Eŭropo, en somero ŝanĝas al +02:00

UTC+02:00, B

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+02:00.
Image
Ĝenerala kaj samtempe preciza geografia vidaĵo de Orienta Eŭropo, en UTC+02:00, minus Rusio kaj plus Baltio kaj parto de Balkanio.
Image
La okcidenta parto de Mezoriento en UTC+02:00.

UTC+03:00, C

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+03:00.
Image
Zono komune konata kiel Mezoriento. Ĉio en UTC+03:00 minus Egipto.
Image
Orientafriko. Ĉio en UTC+03:00.

UTC+03:30, C†

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+03:30.

UTC+04:00, D

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+04:00.
Image
Plej parto de landoj de Kaŭkazio estas en UTC+04:00, sed Irano sude duonhoro malpli.
Image
Landoj de Persa Golfo estas en UTC+04:00, sed Irano duonhoro malpli.

UTC+04:30, D†

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+04:30.

UTC+05:00, E

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+05:00.
Image
Pakistano estas en UTC+05:00; helverde postulita teritorio apartenanta al Barato, kiu ne estas en UTC+05:00.

UTC+05:30, E†

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+05:30.

UTC+05:45, E†

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+05:45.

UTC+06:00, F

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+06:00.
Image
Bangladeŝo estas en UTC+06:00; pli okcidente Barato estas en UTC+05:30.

UTC+06:30, F†

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+06:30.

UTC+07:00, G

[redakti | redakti fonton]
Image
Hindoĉinio estas en UTC+07:00; helverde Birmo estas en UTC+06:30. Tajlando ankaŭ helverde en UTC+07:00.
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+07:00.

UTC+08:00, H

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+08:00.
Image
Malajzio estas en UTC+08:00.

UTC+08:45, H†

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+08:45.

UTC+09:00, I

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+09:00.
Image
Japanio kaj Koreio estas en UTC+09:00.

UTC+09:30, I†

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+09:30.

UTC+10:00, K

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+10:00.
Image
Papuo-Nov-Gvineo estas en UTC+10:00.

UTC+10:30, K†

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+10:30.

UTC+11:00, L

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+11:00.
Image
Nov-Kaledonio estas en UTC+11:00.

UTC+12:00, M

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+12:00.
Image
Fiĝioj estas en UTC+12:00.

UTC+12:45, M†

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+12:45.

UTC+13:00, M†

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+13:00.
Image
Tongo estas en UTC+13:00.

UTC+14:00, M†

[redakti | redakti fonton]
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+14:00.
Image
Kiribati estas malgranda lando de ĉirkaŭ 100 000 loĝantoj, sed disigita en tri horzonoj depende de la insuloj.

Ĉiu horzono havas nomon depende de la landoj kiuj estas regataj de tiu kaj eblas okazoj ke la nomo estas kunhavata de du aŭ pliaj landoj aŭ ke tiu estas ekskluziva de unu lando aŭ specifa zono. La nomo estas plej ofte mallongigita per sia anglalingva skribado kaj tiu enhavas la vortojn Standard (norma) aŭ Daylight (lumtaga) por distingi ĉu la horzono estas uzata de difinita lando en norma horaro aŭ kiel somera tempo (se oni aplikas tion) respektivem kvankam la nomo povas ankaŭ ne inkludi tiujn vortojn. Menciindas, ke en ĉiutaga parolmaniero oni uzas la nomon de la horzono sen fari tiun distingon.

Horzonoj kaj Novjaro

[redakti | redakti fonton]

Pro la ekzisto de horzonoj kaj pro la rotacio de la Tero, la unuaj lokoj kiuj ricevas la Novjaron estas la insuloj Caroline kaj Kiritimati, de la Respubliko Kiribati, dum Usona Samoo, la insulo Alofi de Wallis kaj Futuna, la insulo Baker kaj la insulo Howland estas la lastaj lokoj.[4] Tio signifas, ke la linio kiu dividas unu tagon de la sekvonta trairas inter tiuj insuloj. Tiel tiuj apartaj lokoj kiuj dum la jaro apenaŭ ricevas atenton de la tutmonda gazetaro en tiu unua tago de la jaro aperas en ĉiuj amaskomunikiloj pro tiu tialo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Quintana Roo estrena huso horario; adelanta una hora el reloj Excélsior, alirita la 22an de januaro 2016.
  2. Tokelau to join Samoa and leap forward over dateline - BBC News Alirita la 12a de februaro 2016, 6a de oktobro 2011, BBC News.
  3. Tokelau: Wrong local time for over 100 years Alirita la 3an de aŭgusto 2016; 7a de aŭgusto 2012.
  4. Meridiano a meridiano: RT recibe 2014 con cada rincón del planeta RT en español

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]