Kolegio Oberlin
| Kolegio Oberlin | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| kolegio privata universitato privata neprofitcela lernejo liberalarta universitato lernejo | |||||
| moto | Learning and Labour Lernado kaj laboro | ||||
| Informoj | |||||
| fondodato | 1833 | ||||
| Geografia situo | 41° 17′ 35″ N, 82° 13′ 18″ U (mapo)41.293055555556-82.221666666667Koordinatoj: 41° 17′ 35″ N, 82° 13′ 18″ U (mapo) | ||||
| lando | Usono | ||||
| urbo | Oberlin | ||||
| Adreso | 70 N Professor St | ||||
| poŝtkodo | 44074 | ||||
| Estraro | |||||
| ĉefestro(j) | Carmen Twillie Ambar (en) | ||||
| Nombroj | |||||
| nombro de studentoj | 2 785 vd (stato: 2019) | ||||
| retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
| Listoj | |||||
| membro de | |||||
| |||||
| filioj | |||||
| vd | |||||
| |||||
|
| |||||
La Kolegio Oberlin (angle Oberlin College) estas privata liberalarta kolegio en Oberlin, Ohio, Usono. Ĝi estis fondita samtempe kun Oberlin en 1833. La fondintoj de la altlernejo kaj la urbo estis presbiterianaj pastroj John Shepherd kaj Philo Stewart, kiuj nomis ĝin memore al Jean-Frédéric Oberlin. [1]
Ĝi estis la unua usona altlernejo kiu akceptis virinojn kaj nigrulojn. [2] Ekde 1865 ĝi ankaŭ inkluzivas la Oberlin Conservatory of Music, la plej malnovan konservatorion en Usono. [3]
En 2020, US News & World Report vicigis ĝin 33-e inter la plej bonaj liberalartaj universitatoj en Usono.
Oberlin estas membro de la Asocio de Grandaj Lagoj-Kolegioj (GLCA) kaj la Kvin Kolegioj de Ohio. La moto de la lernejo estas Lernado kaj Laborado.
La plej popularaj fakoj estas angla lingvo, historio kaj biologio. La Oberlin Conservatory, muzikkonservatorio, havas bonan reputacion. Oberlin estas ankaŭ unu el la ĉefaj usonaj artakademioj kaj estas konata pro siaj liberalaj artoj.
Ekde ĝia fondo, 12 Pulitzer- premiitoj kaj tri Nobel- premiitoj studis ĉe la kolegio : Stanley Cohen, Robert Millikan, kaj Roger Wolcott Sperry.
Oberlin College estis pioniro en geinstruado por viroj kaj virinoj — ĝi estis establita tie en 1834. Ekde 1835, ĝi akceptis afrik-usonaj studentojn sur egala bazo — la unua kolegio en la lando. Ĝi estas konsiderata unu el la "inkubatoroj" de aboliciismo, la movado kiu laboris por la forigo de sklaveco. [4] Oberlin ankaŭ estis haltejo (n-ro 99) de la Subtera Fervojo. Kiel tia, en 1858 ĝi partoprenis en sensacia savoperacio por eskapintaj sklavoj el la Sudo. [5][6]
Organizo
[redakti | redakti fonton]Oberlin havas proksimume 2 800 studentojn, el kiuj la vasta plimulto (2 200) ĉeestas programojn en la Lernejo de Artoj kaj Sciencoj, pliaj 400 studentoj ĉeestas la Konservatorion, kaj la ceteraj studas en ambaŭ lernejoj.
Lernejo de Artoj kaj Sciencoj
[redakti | redakti fonton]Ĝi ofertas 45 bakalaŭrajn gradojn. La plej popularaj fakoj estis la angla, biologio, historio, politiko kaj mediaj studoj. La scienca programo de ĉi tiu institucio estas konsiderata rigora por malgranda liberalarta lernejo, precipe en la kampoj de biologio, fiziko, kemio kaj neŭroscienco.
Konservatorio de Muziko
[redakti | redakti fonton]La Muzika Konservatorio de Oberlin estas inter la plej alt-rangaj en la mondo. La akcepto estas rigora, kun pli ol 1 400 kandidatoj el la tuta mondo por 120 lokoj. Rezulte, la kvalito de ĉi tiu arta komunumo estas tre alta. Studentoj profitas de pli ol 500 prezentadoj ĉiujare, plejparte senpagaj.
Allen Memorial Muzeo de Arto
[redakti | redakti fonton]La Allen Memorial Museum of Art, kun pli ol 12 000 objektoj en sia kolekto, estis la unua altlerneja artmuzeo okcidente de la Aleganaj Montoj kaj restas samnivela kun tiuj en Princeton, Harvard kaj Yale.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Oberlin History. Oberlin College and Conservatory (February 23, 2017). Arkivita el la originalo je September 16, 2019. Alirita October 1, 2019 .
- ↑ (1996) Encyclopedia of African-American Education. Greenwood Publishing Group, p. 339–. ISBN 978-0-313-28931-6.
- ↑ Oberlin Conservatory of Music (angle). www.kennedy-center.org. Arkivita el la originalo je December 25, 2017. Alirita June 18, 2017 .
- ↑ Charles E. Hambrick-Stowe, Charles G. Finney and the Spirit of American Evangelicalism (1996) p 199
- ↑ Underground Railroad Monument : The Sculpture Center / OOSI. Arkivita el la originalo je October 12, 2007. Alirita May 12, 2007 .
- ↑ Oberlin-Wellington Rescue Monument. Arkivita el la originalo je May 29, 2010. Alirita September 15, 2014 .



