Pamplono

| Pamplono | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| municipo en Hispanio | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 31001–31016 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Enrique Maya | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 209 094 (2025) [+] | ||||
| Loĝdenso | 8 330 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 42° 49′ N, 1° 39′ U (mapo)42.816666666667-1.65Koordinatoj: 42° 49′ N, 1° 39′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 450 m [+] | ||||
| Areo | 25,1 km² (2 510 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||

Pamplono (hispanlingve Pamplona, eŭske Iruñea aŭ Iruña) estas hispana urbo, ĉefurbo de la historia regiono de Navaro. La loĝantaro estas 177.000 kaj ĝi troviĝas en alteco de 440 m super marnivelo.
Pamplono estas konata pro siaj festoj de San Fermín (sankta Firmiano), je la 7-a de julio, kiam disvolviĝas tre famaj taŭrludadoj, la encierros, kiam la urbanoj kaj vizitantoj kuras antaŭ la taŭroj tra la stratoj ĝis la taŭrludejoj. (taŭrokuro)
Same Pamplona gastas alitipan manifestacion: Corriendo desnudos, "kurado de nuduloj", kies manifestaciantoj malgraŭ la nomo protestas en kalsonoj.[1] Ĝi estas la manifestacio kontraŭ la taŭrokuroj okaze de la festoj de San Fermín kaj celas ke oni ne plu mortigu senkiale taŭroj. Ĉiujare ĝi estas du tagoj antaŭ la San Fermín festo tago. La kurado de nuduloj komenciĝis en la jaro 2002.
Pamplono estas grava etapo de la Jakoba Vojo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Trafiko
[redakti | redakti fonton]Pamplono/Iruñea per individua motora trafiko konektigas al pluraj aŭtovojoj, kaj kompreneble ankaŭ havas fervojan stacidomon. Krome la urbo estas parto interalie de la longdistanca biciklada vojo EuroVelo 3, nomata Pilgrima vojo, internacia eŭropa vojo nur por bicikloj kaj aliaj senmotoraj veturiloj (precipe vicradaj glitiloj), kiu longas entute 5 122 kilometrojn kaj vojas en la eŭropaj ŝtatoj Norvegio, Svedio, Danio, Germanio, Belgio, Francio kaj Hispanio.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (hispane, eŭske, france kaj angle)





