Saltu al enhavo

Osaka golfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
Osaka golfo
Satelita bildo de la norda Osaka golfo
Satelita bildo de la norda Osaka golfo
Satelita bildo de la norda Osaka golfo
golfo [+]

AkvejoPacifiko
Koordinatoj34° 30′ 0″ N, 135° 18′ 0″ O (mapo)34.5135.3Koordinatoj: 34° 30′ 0″ N, 135° 18′ 0″ O (mapo)
Map
Osaka golfo
ImageVikimedia Komunejo:  Osaka Bay [+]
Image
Image
vdr

La Osaka golfo (jap. 大阪湾, Ōsaka-wan) aŭ golfo de Osako estas golfo en okcidenta Japanio - en la nordorienta parto ĝin bordas la urbo Osako, de kiu la golfo havas sian nomon. Kiel la plej orienta parto de la Setenlanda aŭ Setinterna maro, ĝi estas apartigita de la Pacifika Oceano sude per la Kii-kanalo (紀伊水道, Kii-suidō) kaj de la resto de la enlanda maro okcidente per la Akaŝi-markolo (明石海峡, Akashi Kaikyō).

La okcidentan marbordon formas la insulo Aŭaĵi aŭ Avaĵi (Hepburn, Awaji), dum la golfo estas limita norde kaj oriente per la gubernioj Hiogo aŭ Hjogo, Osako kaj Vakajamo. La insuláro Tomogaŝima (Hepburn, Tomogashima), situantaj trans la Kii-kanalo, estas parto de la Nacia parko de la Setinterna maro.

La Osaka golfo situas ene de Kansajo, la dua plej granda metropola areo de la lando, kaj estas multe uzata por ŝipado. Multaj havenoj pritraktas kargo- kaj pasaĝertrafikon; la plej grandaj estas tiuj de Osako, Kobeo kaj Sakaj. Ekde la 1960-aj jaroj, multaj artefaritaj insuloj estis kreitaj, inkluzive de la insulo Port, la insulo Rokkō kaj la flughavenaj insuloj por la flughaveno Kansajo kaj la flughaveno Kobeo.