Saltu al enhavo

Tirena maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tirena maro
Image
maro [+]

AkvejoMediteraneo

Koordinatoj40° 0′ 0″ N, 12° 0′ 0″ O (mapo)4012Koordinatoj: 40° 0′ 0″ N, 12° 0′ 0″ O (mapo)

Akvokolektejo275 000 km² (27 500 000 ha) [+]
Areo231 000 km² (23 100 000 ha)
Nombro de insuloj4

Tirena maro (Italio)
Tirena maro (Italio)
DEC
Image
Map
Tirena maro
ImageVikimedia Komunejo:  Tyrrhenian Sea [+]
Image
Image
vdr

La Tirena Maro (itale Mar Tirreno, france Mer Tyrrhénienne) estas parto de la okcidenta Mediteraneo. Ĝi situas okcidente de la Itala duoninsulo, inter tiu kaj la insuloj Elbo, Korsiko, Sardio kaj Sicilio. Sudoriente la Mesina Markolo aŭ markolo de Mesino ĝin ligas al la Ionia Maro. Norde ĝi transiras al la Ligura Maro - geografoj difinis la linion inter La Spezia norde kaj la norda pinto de Korsiko sude kiel imagitan limon. Kaj okcidente ĝi transiras al la malferma Mediteranea Maro, tie la malvasta markolo de Bonifacio inter Korsiko norde kaj Sardio sude, do krome imagita limo inter la suda pinto de Sardio kaj la nordokcidenta pinto de Sicilio difiniĝas kiel ocidenta limo - tiel ke la Egadaj insuloj nordokcidente de Sicilio ankoraŭ kakluliĝas parto de la Tirena Maro kaj la limo iras iom sude.

Ĝia plej profunda loko profundas pli ol 3.700 metrojn, laŭ iuj eĉ 3.785; ĝi situas proksimume en ĝia centro kaj formas regulan triangulon kun Napolo kaj Romo. Ĉe ĝia suda rando, antaŭ la bordo de Sicilio, situas ĉeno da vulkanaj insuloj, Liparoj.

Ĝia nomo deriviĝas de la helena nomo de antikva popolo, la "tirenoj", nomataj ankaŭ etruskoj.