Ĉildeberto la 4-a
| Ĉildeberto la 4-a Childebertus quartus rex Francorum (678-711) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Ikonografia bildo de Ĉildeberto la 4-a (678-711).
| |||||
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 678 en Barbono, Languedoc, Imperium Francorum | ||||
| Morto | 2-a de marto, 14-a de aprilo aŭ 23-a de aprilo 711 en St Etienne, Loire, Rhone-Alpes, Imperium Francorum | ||||
| Tombo | Choisy-au-Bac | ||||
| Ŝtataneco | vd | ||||
| Familio | |||||
| Dinastio | Merovidoj vd | ||||
| Patro | Teodoriko la 3-a | ||||
| Patrino | Clothildis Doda (en) | ||||
| Gefratoj | Klodvigo la 4-a kaj Klotaro la 4-a | ||||
| Infanoj | Dagoberto la 3-a, Rithilde (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | monarko | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ĉildeberto la 4-a alnomata la Justa estis merovida reĝo de Aŭstrazio inter 694 kaj 711. Li estis filo de Teodoriko la 3-a kun Klotilda de Herstal (650-669), frato de Klodvigo la 4-a kaj patro de Dagoberto la 3-a (699-715), kiu sukcedis lin.
En 694, li sukcedis sian fraton Klodvigo la 3-a sur la trono, kvankam la potenca urbestro de la palaco kaj franka princo, Pepino el Herstal, dominis ŝtatajn aferojn. Male al siaj antaŭuloj kaj posteuloj, Ĉildeberto estis entombigita en Ŝoazi-o-Bako, proksime de Compiègne, kaj ne en la Baziliko de Sankta Denizo, la kutima tomboloko de la merovidoj.
Baldaŭ antaŭ ol fariĝi 16-jara, li edziĝis kun virino de franka origino, repudiita de la duko Adalriko (aŭ Etiko?) "pro ŝia troa manko de ĉasteco". Nenio pli estas konata pri ĉi tiu virino, la patrino de liaj infanoj (vidu ankaŭ: Falsaj merovidoj).
Nenio konkreta estas konata pri la politikaj agadoj de Ĉildeberto. Tamen, la "Liber Historiae Francorum" ("Kroniko de la Frankoj") de 727 nomas lin *vir inclytus* ("fama viro") kaj "bonae memoriae gloriosus dom(i)nus Childebertus rex iustus" ("la glora sinjoro de bona rememorigo, Ĉildeberto, la justa reĝo"). Kiel tiu ĉi nekutima takso ekestis — la aliaj malfruaj merovidoj neniam estas priskribita kompareble en la "Liber Historiae Francorum" — restas tute obskura. La samo validas por la demando pri kial la reĝo ne estis entombigita en Sankta Denizo.

Laŭ iuj akademiuloj, Ĉildeberto ribelis kontraŭ la palaca prefekto, en 698, dum la festadoj kiuj sekvis la venkon de Pepino super la frisa Ratbodo (680-719). Tiu ĉi provo de emancipiĝo ŝajne malsukcesis, kaj Ĉildeberto poste estis enfermita ĝis sia morto en la loĝejo de nobelo proksime de Compiègne, kio klarigas la nekutiman elekton de lia tomboloko.
En 1825, Auguste Trognon tradukis antikvajn latinajn manuskriptojn el la Abatejo de Sankta Juliano, en Brioude, en Francio. Unu el ili temas pri la kompleta vivo de Ĉildeberto la 3-a.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ĉi-artikolo estis tradukita el la germana Vikipedio.

