Maskirovko
Maskirovko (ruse маскировка, laŭvorte: kamuflado) estas rusa ruslingva termino, kiu indikas la arton de milita misinformado. Sekve, tiu termino estas ofte aplikita al la rusaj kondutoj pri kaŝemo en la militaj aferoj.
Tiu tekniko povas konsisti de kamuflimito pere de militlogiloj kaj imitaĵoj, manovroj cele al konfuzigo, devojigo kaj misinformado. La "Soveta Militenciklopedio" de 1944 priskribis tiujn teknikojn. Postaj priskriboj de la doktrino inkludis ankaŭ strategiajn, politikajn, kaj diplomatajn rimedojn kiel manipuladon "de faktoj", de situacio, kaj perceptoj kiuj tuŝas la amaskomunikilojn kaj opinion tra la tuta mondo, por atingi aŭ faciligi taktikajn, strategiajn, naciajn kaj internaciajn celojn.
Tiuj teknikoj kontribuis al gravaj sovetaj venkoj kiel ĉe la Batalo de Stalingrado, la Batalo de Kursk, kaj la Operaco Bagration (en Belarusio): en tiuj okazoj, oni atakis surprizavantaĝon spite tre grandajn koncentrojn de forto, kaj atake kaj defende. Tiu doktrino plenumiĝis ankaŭ ekstermilite, kiel ekzemple ĉe la Kariba krizo, la Praga Printempo, kaj la Aneksado de Krimeo al Rusio (2014).