Sigeberto la 2-a
| Sigeberto la 2-a Sigibertus Secundus rex Francorum (602-613) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Klotaro la 2-a torturis kaj trenis Brunehildan ĝismorte per ĉevalo, kiu estis la reĝino-regentino kaj avino de Sigeberto la 2-a. Sigeberto estus mortiginta iom poste.
| |||||
| Persona informo | |||||
| Sigibertus | |||||
| Naskiĝo | 602 en Burgonjo, Imperium Francorum | ||||
| Morto | 18-a de oktobro 613 en Metz, Loreno, Imperium Francorum | ||||
| Ŝtataneco | Franka imperio | ||||
| Familio | |||||
| Dinastio | Merovidoj vd | ||||
| Patro | Teodoriko la 2-a (Francio) | ||||
| Gefratoj | Childebert (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | monarko | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sigeberto la 1-a estis Reĝo de Aŭstrazio kaj Burgonjo, nelegitima filo de Teodoriko la 2-a (587-613) kaj Ermemberga (587-613), filino de Viteriko (565-610).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sigeberto estis 12-jaraĝa kiam li surtroniĝis post la morto de sia patro, meze de la konspiroj de sia praavino, Brunehilda, kiu tiam estis 70-jaraĝa. Brunehilda praktikis sian duan regentecon, subtenata de la Palacaj Urbestroj, kaj proklamis sin suverena de ambaŭ regnoj.
Brunehilda ekzekutis grandajn aristokratojn, celante rompi la frankan tradicion kaj trudi la rajton de unuenaskiteco en la reĝa sukcedo. Sed la aŭstrazia nobelaro, gvidata de la Palaca Urbestro de Aŭstrazio, Pipino de Landen, kaj la Episkopo de Metz, Arnulfo, malakceptis ŝin kaj konsentis pri alianco kun Klotaro la 2-a de Neŭstrio, kiu, laŭ ilia invito, armee invadis la regnon Aŭstrazio.
La aŭstrazia Palaca Urbestro, Varnakaro, fine alianciĝis kun Klotaro la 2-a. Kiam Klotaro lanĉis atakon kontraŭ Aŭstrazio, Brunehilda estis perfidita de Warnakaro kaj de la aŭstrazia armeo, kiu, gvidata de aristokratoj, rifuzis batali. Klotaro la 2-a facile venkis Brunehildan kaj Sigeberton la 2-an, en 613.
Brunehilda, trovante sin sen milita subteno, serĉis helpon de la ĝermanaj triboj loĝantaj laŭlonge de la Rejno, sed dum ŝia fuĝo, ŝi estis malkovrita kaj kaptita en Orbe fare de Herbon, terposedanto kiu ŝuldis al ŝi fidelecon sed li transdonis ŝin al Klotaro la 2-a. Sigeberto, venkita, kun kelkaj oficiroj provis eskapi direkte al la rivero Ajro, sed li estis kaptita, kune kun siaj fratoj

Corbus de Orleano (604-613) kaj Meroveo (607-613), dum lia duanaskita filo Ĉildeberto (603-630) sukcesis eviti la kapton.
Ŝi estis procesita ĉe Renève, kie ŝi estis respondeca pri la mortoj de multaj eminentaj figuroj; pluraj el ĉi tiuj mortoj estis, fakte, atencoj ordonitaj de Fredegunda (543-597), la patrino de Klotaro la 2-a, kaj due de Klotaro mem.
Reĝino Brunehilda estis ekzekutita la 13-an de oktobro 613, kaj nur kvin tagojn poste Sigeberto estis murdita, certigante ke Klotaro la 2-a certigis sian legitimecon al la trono per ne havado de rivaloj.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ĉi-artiklo estis tradukita el la hispana kaj itala samnomaj Vikipedioj.

