Angola bucero
Plenkreska masklo en Spitzkoppe, Namibio | ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Tockus monteiri (Hartlaub, 1865) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Angola bucero[1] aŭ Kornbekulo de Monteiro (Tockus monteiri) estas specio de birdoj. Ĝi estas el la ordo de Buceroformaj birdoj kaj familio de Buceredoj (latine Bucerotidae), kaj estas unu el dek specioj de la genro latine nomata Tockus. Ĝi estas indiĝena en la sekaj arbaroj de sudokcidenta Afriko. Ĝi estas ofta, preskaŭ endemia specio en Namibio, kun totala populacio taksata je 340 000 individuoj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas mezgranda birdo, 54–58 cm longa. Kun korpomaso de 210 ĝis 400 g, ĝi ŝajnas esti la plej granda bucero el la relative malgranda genro Tockus.[2] La specio karakteriziĝas per blanka ventro kaj nigra dorso, kun blankaj makuloj sur la flugiloj kaj blankaj duarangaj flugilplumoj. Ankaŭ la eksteraj plumoj de la longa vosto estas blankaj. Inoj estas pli malgrandaj ol maskloj kaj rekoneblas pro sia turkiskolora vizaĝa haŭto. La okuloj estas nigraj kaj la beko estas ruĝa.
Teritorio kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Ĝia vivejo estas la savano kaj seka dornarbustaro de nordokcidenta Namibio kaj plej sudokcidenta Angolo.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Male al aliaj buceroj, kiuj estas ĉiomanĝantaj, la bucero de Monteiro nutras sin ekskluzive per insektoj kaj aliaj malgrandaj artropodoj. Printempe, la buceroj de Monteiro migras al la suda regiono de Windhoek por nesti. Ili estas adaptitaj al la arida medio, kaj trinkado ne estas por ili vivnecesaĵo. Ili reproduktiĝas fine de bona pluvsezono, demetante 3 ĝis 5 grizblankajn ovojn, kiuj eloviĝas post proksimume 45 tagoj. La nesto estas konstruata sur rokaj muroj aŭ en arboj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]- Nematurulo en Namibio
- Plenkreska masklo en Spitzkoppe, Namibio
- Ilustraĵo de C. G. Finch-Davies
- Ilustraĵo de Keulemans
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ornitologia taksonomio.
- ↑ (2008) CRC Handbook of Avian Body Masses, 2‑a eldono, CRC Press. ISBN 978-1-4200-6444-5.
- J.C.T. Gonzalez, B.C. Sheldon, N.J. Collar, J.A. Tobias. 2013. A comprehensive molecular phylogeny for the hornbills (Aves:Bucerotidae). Molecular Phylogenetics and Evolution. 67(2): 468–483
- J. Del Hoyo, A. Elliot, J. Saragatal. 2001. Handbook of the Birds of the World. Barcelona: Lynx Editions
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||



