Tockus
Ino de Sudafrika bucero, Tockus rufirostris | ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Tockus estas genro de birdoj en la bucera familio Buceredoj. Ili estas indiĝenaj de Subsahara Afriko.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La genro Tockus estis enkondukita en 1830 de la franca natursciencisto René Lesson. Li listis tri speciojn en sia nova genro, sed ne difinis tipan specion.[1] En 1840, la angla zoologo George Gray elektis Buceros erythrorhynchus — la Norda ruĝbeka bucero — kiel la tipan specion.[2][3] La genronomo devenas de vorto uzata de lokanoj en Senegalo por kornobekulo.[4][5]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Buceroj de la genro Tockus estas mezgrandaj afrikaj birdoj kun kurbaj, triangulformaj bekoj. Ili troveblas en tropikaj kaj subtropikaj afrikaj herbejoj, arbaroj kaj savanoj. Ĉiuj havas longajn vostoplumojn, kiuj estas nigraj ekstere kaj blankaj interne.
Specioj
[redakti | redakti fonton]La genro enhavas la jenajn dek speciojn:[6]
- Tanzania bucero, Tockus ruahae – centra Tanzanio
- Senegala bucero, Tockus kempi – Senegalo kaj Gambio ĝis suda Maŭritanio kaj okcidenta Malio
- Namibia bucero, Tockus damarensis – sudokcidenta Angolo, norda Namibio kaj okcidenta Bocvano
- Sudafrika bucero, Tockus rufirostris – Malavio kaj Zambio ĝis suda Angolo kaj Transvaalo
- Norda ruĝbeka bucero, Tockus erythrorhynchus – suda Maŭritanio ĝis Somalio kaj nordorienta Tanzanio
- Angola bucero, Tockus monteiri – sudokcidenta Angolo ĝis centra Namibio
- Nigraflugila bucero, Tockus deckeni – Etiopio kaj Somalio ĝis centra Tanzanio
- Kenja bucero, Tockus jacksoni – suda Sud-Sudano, sudokcidenta Etiopio, nordorienta Ugando kaj okcidenta Kenjo
- Ruĝringa bucero, Tockus leucomelas – Suda Afriko el Namibio ĝis okcidenta Mozambiko
- Flavbeka bucero, Tockus flavirostris – Eritreo, Etiopio kaj Somalio ĝis norda Tanzanio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lesson, René. (1831) Traité d'Ornithologie, ou Tableau Méthodique (france). Paris: F.G. Levrault. 8 livraisons inter 1830 kaj 1831. Por publikiga dato vidu: Dickinson, E.C.. (2011) Priority! The Dating of Scientific Names in Ornithology: a Directory to the literature and its reviewers. Northampton, UK: Aves Press. ISBN 978-0-9568611-1-5.
- ↑ Gray, George Robert. (1840) A List of the Genera of Birds : with an Indication of the Typical Species of Each Genus. London: R. and J.E. Taylor.
- ↑ (1945) Check-List of Birds of the World 5. Harvard University Press.
- ↑ Buffon, Georges-Louis Leclerc de. (1780) “Le tock”, Histoire Naturelle des Oiseaux 13 (france). Paris: De l'Imprimerie Royale.
- ↑ . Tockus. The Key to Scientific Names. Cornell Lab of Ornithology. Alirita 9a de Oktobro 2025 .
- ↑ Mousebirds, Cuckoo Roller, trogons, hoopoes, hornbills. IOC World Bird List Version 14.1. International Ornithologists' Union (Decembro 2023). Alirita 9a de Januaro 2024 .
- Kemp, A. C. (2001). "Family Bucerotidae (Hornbills)". pp. 436–523 in: del Hoyo, J., Elliott, A., & Sargatal, J. eds. (2001). Handbook of the Birds of the World. Vol. 6. Mousebirds to Hornbills. Lynx Edicions, Barcelona. (ISBN 84-87334-30-X)
- Birds of The Gambia de Barlow, Wacher kaj Disley, (ISBN 1-873403-32-1)
- Gordon Lindsay Maclean - Robert's Birds of South Africa, 6a Eldono
| ||||||||||||||||||


