Saltu al enhavo

Anjo el Tharau

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
Anjo sur la Dach-puto en Klaipėda
Image
memorŝtono en parko de Ĉernjaĥovsk, kun germana enskribo

Anjo el Tharau[1] (germane: Ännchen von Tharau) estas titolo de orientprusa popolkanto de Simon Dach el la 17-a jarcento, en kiu temas (en 17 strofoj!) pri la nesuperebla gracieco kaj bonkoreco de Anna Neander, filino de la protestantisma paroĥestro de Tharau.

Anna Neander

[redakti | redakti fonton]

Anna Neander (* 1615 aŭ 1619 en Tharau, mortinta la 28-an de septembro 1689 en Insterburg) pasigis la junulajn jarojn en paroĥestrejo. Dum la Tridekjara Milito perdis ŝi la gepatrojn, en 1629, tiel ke ŝi transloĝiĝis Kenigsbergon al la domo de la baptopatro, onklo kaj bierfaristo Caspar Stolzenberg. En 1636 ŝi edziniĝis fare de la pastoro Johannes Portatius, kiu deĵoris unue en Trempen (Novostrojevo) kaj poste en Laukischken (Saranskoje). Tie Anna estis restonta dum ĉ. 35 jaroj, malgraŭ forpaso de la edzon jam en 1646. Sevkas geedziĝon kun ties posteulo paroĥestra, Christoph Grube. Pro ke li post ses jaroj mortis, Anna edzinigis ties postanton Johann Melchior Beilstein. Sume naskis ŝi 11 infanojn. Post la morto de la tria edzo ŝi transloĝiĝis en 1676 al Insterburg, kie deĵoris ŝia plej aĝa filo kiel paroĥestro de la Luterkirko.[2] Cetere, nova animzorganto en Laukischken iĝis en 1691 ŝia plej juna filo el la tria geedzeco.

Furorkanto Anjo el Tharau

[redakti | redakti fonton]

La kanto, verkita origine en orienta platgermana dialekto, aperis okaze de la unua nupto en 1636. Tekstofaranto estis Simon Dach, pri kies aŭtoreco jam ne ekzistas duboj.[3] Unua muzikigo estis en 1642 fare de Heinrich Albert baziĝante sur diversaj versioj de la seridanco Ännerlein von Torgen de nekonata komponisto el la jaro 1590. En 1827 kreis Friedrich Silcher novan melodion. Ĝi troviĝas en la populara kolekto Des Knaben Wunderhorn.

En 1878 estis la premiero de la opero Ännchen von Tharau ĉe Urba Teatro de Hamburgo (libreto de Roderich Fels; muziko de Heinrich Hofmann). En 1933 premieron sian havis samnoma opereto de Heinrich Strecker. En 1954 estiĝis filmo sub la reĝisorado de Wolfgang Schleif. Eĉ roza speco portas ŝian nomon.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Ines Finsterbusch: Simon Dachs »Ännchen von Tharau«. Ĉe: Peter Zimmermann (eld.): Deutsche Literatur im früheren Preußen und im Baltikum. Beiträge dreier Studentenkonferenzen an der Pädagogischen Hochschule Riga, der Staatlichen Universität Kaliningrad und der Universität Gdańsk zwischen dem 6. und dem 19. Oktober 1996. Dresden 2001, p. 11–27
  • Raimund Lang: Zarteste Berührung: Ännchen von Tharau ist’s … Ĉe: Intonas II. Von studentischen Texten und Weisen. Österreichischer Verein für Studentengeschichte, Wien 1998
  • Roman Luckscheiter: Tragikomik einer preußischen Dichterliebe: Dramatisierungen von Simon Dachs »Ännchen von Tharau«-Lied seit Anfang des 19. Jahrhunderts. Ĉe: Axel E. Walter (eld.): Simon Dach (1605–1659). Werk und Nachwirken. Niemeyer, Tübingen 2008, p. 411–422

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ anonima traduko Esperanten, aperis en 1922. Arkivita el la originalo je 2025-08-11. Alirita 2025-05-06 .
  2. ↑ Hanna Würth: Pfarrwitwenversorgung im Herzogtum Mecklenburg-Schwerin von der Reformation bis zum 20. Jahrhundert, Göttingen 2004 (disertaĵo/PDF)
  3. ↑ Michael Fischer: "Ännchen von Tharau" - ĉe: Populäre und traditionelle Lieder, 2007: Historisch-kritisches Liederlexikon