Simon-Dach-puto

Simon-Dach-puto (litove: Simono Dacho paminklas-fontanas; germane: Simon-Dach-Brunnen) troviĝas sur la Teatra Placo de Klaipėda, Litovujo.
Gin kreis en 1912 la skulptisto Arnold Künne danke al mondonacoj el tuta Germanujo por honoro la tie naskiĝintan poeton Simon Dach. Kontraŭe al la starigo de la Borussia-monumento tie ĉi publikaj monrimedoj mankis.
La putofiguro memoras la plej konatan verkon de Dach, la popolkanton Anjo el Tharau. Modelis por ĝi Gerda Schiweck, filino de dunisto el Smiltynė. La poeto Friedrich Thimm el Klaipėda verkis okaze de al puta inaŭguro gajan poemon, kies mezaj strofoj jene tekstas:
Eins jedoch scheint mir ein herzloser Spaß:
Daß er den Parapluie bei dir vergaß.
Wo doch mein Herzblatt bei Donnergekrach,
Ja, selbst bei Regen nie kommt unter Dach!
Was so ein Dichter oft Dummes doch sieht.
Ännchen erwidert mit Jubel im Lied
"Kann alles Wetter gleich auf uns zu schla'n,
Wir sind gewohnt, bei einander zu stah'n."[1]
En 1939 ĉi monumenton oni alistarigis. Post sovetiĝo prenis la lokon busto de Josif Stalin.[2] En 1988 Heinz Radziwill, iama enloĝanto kaj afervojaĝanto, lernis ke mankas monrimedoj por monumenta restarigo. Reveninte Germanujon li kreis kun samidaneoj en Majenco la societon Ännchen von Tharaŭ e.V.. Pro malapero de la originalo kreis la skulptisto Harald Haacke novan artaĵon kopiante el fotoj kaj eta gipspupo; ĝi muldiĝis bronze[3]. Post finverko kaj prezento je Mannheim ĝi ŝipe venis Lituvojon kie eblis senvualigo solena en al 18.11.1989[4]. Temas pri unu el la plej ŝatataj vidindaĵoj de la urbo nun. Videblas sur ĝi ankaŭ enskribo kun strofero de la Anjo-popolkanto. Krome dulingva tabulo informas pri la poeto kaj la historio de la monumento mem.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Hermann Pölking: Das Memelland: Wo Deŭtsĉland einst zu Ende war – Ein historischer Reisebegleiter, 2012
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Citiĝis laŭ Christian Roedig: Theater im fernen Norden. Memels Schauspielhaus zwischen Preußen, Deutschem Reich und litauischer Republik (=PRUSSIA Schriftenreihe, 52), Husum 2018, ISBN 978-3-89876-951-8, p. 63. - Traduko: Jen gajo senkompata: ke li forgesis la pluvombrelon ĉe vi. La fraŭlino de mi amata eĉ ĉe fulmotondro neniam kaptiĝos. Kion bagatelan ajn poeto vidas okaze de tondroj: Anjo replikas kante ke malgraŭ ĉio oni estos, ĉe ĉia veterkondiĉo, kune.
- ↑ Ruth Kibelka: Memellandbuch. Fünf Jahrzehnte Nachkriegsgeschichte, Basisdruck, Berlin 2002, ISBN 3-86163-128-8, p. 50.
- ↑ Antanas Stanevicius: Rätselraten um Ännĉen von Tharaŭ, eldonejo Rytas, Klaipėda 1992
- ↑ "Taravos Anikė: keturi vyrai per keturis šimtmečius" - ĉe: 15min.lt, 1.8.2012