Arablingva Vikipedio
| Arablingva Vikipedio | |
|---|---|
| Retadreso | ar.wikipedia.org |
| Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
| Lingvo | araba |
| Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
| Statistikoj | |
| je la 22-a de oktobro 2026 | |
| Artikolnombro | 1 336 768 |
| Profundeco | 290.8 |
| Paĝoj | 9 235 281 |
| Redaktoj | 76 911 769 |
| Uzantoj | 3 013 922 |
| Aktivaj uzantoj | 5 624 |
| Administrantoj | 25 |
| Dosieroj | 56 523 |
La arablingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la araba lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon : ويكيبيديا العربية, latinliterigo laŭ sistemo DMG Wīkībīdyā al-ʿArabiyya aŭ ويكيبيديا، الموسوعة الحرة, latinlitere Wīkībīdyā, al-Mawsūʿa al-Ḥurra.
La projekto fondiĝis en julio 2003 kaj atingis 100 000 artikolojn en majo 2009, estante la unua ŝemida lingvo atinginta tiun nombron.

La Fondumo Vikimedio kaj la neprofitcela grupo Taghreedat establis la "Programon por redaktistoj de la araba vikipedio" kiu celas trejni uzantojn por redakti la araban vikipedion[1]. Projekto nomata Bayt Alhikma rezultis en la traduko de pli ol 10 000 artikoloj pri scienco kaj aliaj temoj en la araba.
Ĝis la fino de junio 2014, la nombro de artikoloj atingis 384 000[2]
La 22-an de oktobro 2026 ĝi enhavas 1 336 768 artikolojn, do intertempe ankaŭ pasis la limon de 200 000 artikoloj. La nombro de aktivaj uzantoj en la araba vikipedio rapide kreskis ĝis 10.000 uzantoj por la unua fojo la 10-an de februaro 2021[3].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Al-Yacoub, Ikram. "‘Taghreedat’ to offer Arab Tweeps their own search engine." (Arkivo) Al Arabiya, la 19-an de julio 2012.
- ↑ (en) Wikipedia Statistics Arabic. alirite la 4-an de aŭgusto 2014
- ↑ (en) Listo de vikipedioj
| ||||||||||||

