Saltu al enhavo

Argumentaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matematikaj funkcioj
Aroj: fonta aro, argumentaro, bildaro, cela aro (suma klarigo) • malbildo
Fundamentaj funkcioj
Algebraj funkcioj:
konstanta • lineara • kvadrata • polinoma • racionala • Transformo de Möbius
Aliaj funkcioj:
trigonometriaj • inversa trigonometria • hiperbola • eksponenta • logaritma • potenca
Specialaj funkcioj
Gaŭsa • Gaŭsa de eraro • β • Γ • ζ • η • W de Lambert • de Bessel
Nombroteoriaj funkcioj:
τ • σ • de Möbius • φ • π • λ
Ecoj:
totaleco kaj parteco • pareco kaj malpareco • monotoneco • bariteco • periodeco • disĵeteco • surĵeteco • inversigeblo
kontinueco • derivaĵeco • integralebleco

En matematiko, la argumentaro[1] (aŭ malbildo, aŭ domajno[2][3]) de funkcio estas la aro de tiuj elementoj de la fonta aro, por kiuj la funkcio estas difinita.

Image
Funkcio kun fonta aro = {1, 2, 3}, cela aro = {a, b, c, d}, argumentaro {2, 3} kaj bildaro {c, d}

Por funkcio , kiu ĵetas elementojn el la aro A (kiu en tia kunteksto nomiĝas la fonta aro) en la aron B (kiu nomiĝas la cela aro), oni nomas la aron konsistantan el ĉiuj elementoj de la aro A, por kiuj la funkcio f estas difinita, la argumentaro de f.

Elemento de la argumentaro nomiĝas argumento; la funkcio ĵetas argumenton al ĝia bildo, , kiu estas elemento de la cela aro . Alie eblas diri, ke apartenas al malbildo de , kiam . Tiasence, la argumentaro de funkcio estas la malbildaro, la malbildo de ties tuta cela aro .

Kutime oni uzas la simbolon dom (kp domajno); ekz‑e

   (t.e. la funkcio estas difinita sur la aro de ĉiuj naturaj nombroj);
   ( apartenas al la domajno/argumentaro de la funkcio ).

Analogiaj uzoj de domajno

[redakti | redakti fonton]

En la teorio de komputebleco, por algoritmo aŭ rekursia funkcio ĝia domajno estas la aro de ĉiuj argumentoj por kiuj konverĝas:

En rilata datumbazo, en Microsoft Excel ktp, la aro de la valoroj, akcepteblaj por koncerna tabelvertikalo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]